Jen la registraĵo de la 7a Kanada Virtuala Kongreseto, festante la 40an Datrevenon de la Vankuvera Universala Kongreso 1984!
Jen la muzika paŭzo de la 7a Kanada Virtuala Kongreseto: La Spirito de Radio de Rush (Kanada rokgrupo).
Venu Ĉiuj! Brazilanoj, kanadanoj, kaj esperantistoj el ĉiu angulo de la mondo – aliĝu al ni por speciala interkultura renkontiĝo!
Vankuvero Vin Brakumas! estis salutkanto al la partoprenantoj de la 69a UK en Vankuvero en 1984. La filmeto estis farita por la 7a Kanada Virtuala Kongreseto kiu okazis la 6an de Aprilo 2024 por festi la 40an datrevenon de la Vankuvera Universala Kongreso.
Estas kelkaj subvencioj kiuj ankoraŭ estas haveblaj al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso).
Nova numero de Lumo, la revuo de la Kanada Esperanto Asocio, estas havebla ĉi tie.
Katoj miaŭas 🐱, anasoj kvakas 🦆! Ĉeestu Kanadan Virtualan Kongreson, kiu parlos pri la UK en Vankuvero en 1984. Ni kunfestu la 40-jariĝon de tiu historia evento! Dankegon, Alex, pro la belega video!
Jen la tagordo de la plej lasta estrarkunveno:
La 6a Renkontiĝo Brazilo-Kanado okazos vendredon, la 15an de marto, 18:00 Kanada Orienta Tempo. Jen la ligilo: https://us02web.zoom.us/j/725261429?pwd=dnhYdWVXYWhpVkZ0OEtLL3hWK0tBdz09#success 💬 Pri la Evento: Ĝi estas unika okazo interŝanĝi kulturojn kaj amikiĝi. Niaj kanadaj amikoj prezentos fascinan rigardon de ilia riĉa kulturo, eble historiaj lokoj, naturaj belaĵoj kaj multe pli. Ĉu vi jam scias pri la diversaj aspektoj…
La 7a Kanada Virtuala Kongreso (KVaK) okazos la 6an de Aprilo 2024. Detaloj pri la programo venos dum la venontaj semajnoj. La kutima tempo estas 15:00 oriente en Otavo (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike).