Historio de Toronto (ne kompleta!)

SITUO

Toronto http://eo.wikipedia.org/wiki/Toronto situas sur la norda bordo de Lago Ontario, unu el la kvin Grandlagoj de Nordameriko. Ĝi estas la plej granda urbo en Kanado «viki», kun proksimume 3,5 milionoj da enloĝantoj, kaj estas la ĉefurbo de la kanada provinco Ontario http://eo.wikipedia.org/wiki/Ontario.

La enloĝantaro estis plejparte anglosaksa ĝis la dua mondmilito, sed nun ĝi estas unu el la plej multetnaj urboj de la mondo.

HISTORIO

La unua setlejo en la regiono estis Teiaiagon, sur la orienta bordo de la rivero Humber. Ĝi estis enloĝata unue de la Senekaj kaj poste de la Misisaŭgaj indianoj. Je la tempo de la unua eŭropana kontakto, loĝis en la ĉirkaŭaĵo huronaj triboj kiuj estis forpuŝintaj la Irokojsojn kiuj antaŭe okupis la regionon dum jarcentoj, ĝis ĉ. 1500.

La unua daŭra eŭropana loĝado estis en la franca komerca fortikaĵo 'Fuorto Rouillé' kiu estis konstruita en 1750. Post la 'Sepjara Milito' inter Britujo kaj Francujo (1763) Kanado troviĝis sub brita regado.

La unua granda alfluo de eŭropanoj venis ne rekte el eŭropo, sed kiel parto de la proksimume 40,000 'Unuiĝintaj Imperiaj Fideluloj' (United Empire Loyalists) kiuj fuĝis el Usono post la usona revolucio. Ili volis resti sub brita regado.

En 1787 Lordo Dorĉestro, guberniestro de Kanado negocis kun tri indianaj ĉefoj kaj aĉetis de ili terenon, proksimume 250,000 akreojn (1,000 km²) frontantajn Lagon Ontario, por konstrui ĉefurbon de Supra Kanado (nuna Ontario). Li pagis 1,700 pundojn, pakaĵojn da tolaĵo, hakilojn, kaj aliajn varojn.

La unua parlamento de la provinco kunvenis en Newark (nun Niagara-on-the-Lake) en 1772. En 1793 Kolonelo John Simcoe, leŭtenanta guberniestro de Supra Kanado (Upper Canada) nomis la urbeton Jorko (York), ĉefurbon de la nova kolonio, pro ĝia bona haveno, kaj strategia lokiĝo por defendo kaj komerco. Post du jaroj, en 1775 li ŝanĝis la nomon de la urbeto al Toronto. Ĝi tiam konsistis el nur 12 dometoj kaj malgranda militistejo.

En 1849 okazis terura fajro kiu detruis 15 akreojn de la urbocentro, inkludante la katedralon St. James, kaj la merkaton S-kta Laŭrenco, kaj multajn oficejojn, butikojn kaj vartenejojn. La kreskado daŭris, kaj la loĝantaro atingis 30,000 en 1851.

La konstruo de la fervojoj Grand Trunk kaj Great Western en la 1850-aj jaroj akcelis la prosperon kaj kreskadon.Traktato en 1854 donis iujn kanadajn varojn liberan eniron al merkatoj en Usono. Unu estis ligno. Eksporto de ligno ŝanĝis multe da arbaroj ĉirkaux Toronto al agrikulturaj kampoj.

La urbo daŭre kreskis dum la deknaŭa jarcento, kaj fariĝis unu el la ĉefaj cellokoj por enmigrantoj en Kanado. De 720 enloĝantoj en 1816 ĝi kreskis al 9,000 en 1834. La loĝantarnombro estis 56,000 en 1871, 86,400 en 1881, 181,000 en 1891, 208,000 en 1901, kaj 522,000 en 1921

En 1934 ĝi ricevis ĉarton kiel civito, kun pli da rajtoj ol nura urbo.

En la lasta duono de la dudeka jarcento Toronto pasis Montrealon por fariĝi la ekonomia ĉefurbo de Kanado, kaj ĝia plej granda urbo.

La deveno kaj signifo de la nomo 'Toronto' estas ankoraŭ ne tute certa.

Iuj pretendas ke ĝi devenas de hurona vorto 'toran-ten' kiu signifas 'kunvenejo'. Aŭ eble ĝi devenas de la mohaŭka vorto 'tkaronto' kiu signifas 'kie arboj staras en la akvo', referenco al specifa loko ĉe la norda parto de la lago Simko (Simcoe), kiu tiam nomiĝis Lago Toronto. La kanua portvojo laŭ la rivero Humber daŭras preter tiu bone konata orientilo. Uzadon de la vojo kreskis, kaj la nomo fariĝis pli vaste uzata, ĝis fine ĝi estis uzata ankaux por franca komerca fuorto sur la rivero Humber tre proksime de Lago Ontario.

Dum trijara periodo strato estis konstruita norden al Lago Toronto (nun nomita Lake Simcoe). Nomita 'Yonge Strato' ĝi nun estas la divida linio inter oriento kaj okcidento en Toronto. Onidire ĝi estas la 'plej longa ĉefstrato en la mondo', kaj sepentumas 1,896 kilomentrojn (1,178 mejlojn) al ĝia fino en Rainy River ĉe la limo inter Ontario kaj Minesoto (Usono). Ĝi nomiĝas Yonge en la multaj urboj kiujn ĝi trapasas.

En 1812, dum granda parto de la brita armeo estis okupita per milito kontraŭ Francio en Eŭropo, Usono militdeklaris kontraŭ Britio. En 1813 Jorko, tiam havanta 700 loĝantojn, kaj preskaŭ sen defendo, estis atakita de usonaj trupoj. Fuorto Jorko tiam havis malmultajn soldatojn. Ili konstatis ke ne eblas elteni, kaj do ekbruligis la pulvostokejon, kaj retiriĝis. Ĝi eksplodis kaj mortigis kelkajn el la invadantoj, inkluzive de ilia ĉefo, Zebulon Pike. Jorko estis prirabita kaj okupita dum 11 tagoj antaŭ ol ĝi estis rekaptita.

En la sekva jaro, rekompense, la britoj atakis Vaŝintonon kaj bruligis la domon de la prezidanto.

Nova fuorto, multe pli fortika, estis konstruita kelkcent jardojn okcidente de la malonova loko, kaj alia atako de usonanoj en 1814 estis facile venkita. La atakantoj eĉ ne sukcesis atingi la lagbordon. Pro terreklamado en postaj jaroj, la nova fuorto nun situas centojn da metroj for de la akvo.

Pro katastrofaj rikolt-mankoj en Irlando dum 1845-1849, malsatego igis multajn irlandanojn elmigri Irlandon. Multaj iris al usono, kaj multaj, plejparte katolikoj, venis al Toronto. Kvankam malpli nombraj, la protestantaj irlandanoj kiuj samtempe alvenis estis bonvenigitaj ĉe la ekzistanta angla kaj skota loĝantaro samkiel antaŭe, kaj baldaŭ havis bonajn postenojn en la komerco, edukado, kaj policado de la urbo. En 1851 irlande naskitaj torontanoj estis la plej granda etna grupo en la urbo. La 'Oranĝa Societo' (Orange Order) fariĝis superrega en toronta societo, tiom ke Toronto en la 1920-aj jaroj nomiĝis 'la Belfasto de Kanado'. La influo de la societo malpliiĝis en la 1940-aj jaroj.

Kontraste, irlandaj katolikoj alvenintaj en tiama Toronto alfrontis vastan netoleremon kaj severan diskriminacion, ne nur socie, sed ankaŭ leĝe. Tio rezultigis kelkajn tumultoj inter katolikoj kaj protestantoj inter 1858 kaj 1878, kies kulmino estis la t.n. Jubileaj Tumultoj de 1875. Tio estas surpriza fakto, konsiderante la nunan pacan multkulturan konsiston de la urbo.

Mapo de Toronto en 1894 http://eo.wikipedia.org/wiki/Image:Toronto_1894large.jpg

NUNA KONSISTO KAJ KULTURO

Iomete pli ol duono de la nunaj enloĝantoj naskiĝis ekster Kanado.

Diversaj etnaj kvartaloj proponas al vizitantoj restoraciojn kiuj specialiĝas pri la manĝaĵoj de la origina lando de la kvartalanoj, kaj la tieaj butikoj kaj iliaj ŝildoj spegulas la kulturon de tiuj landoj. Multaj el tiuj kvartaloj havas ĉiujaran semajnfinan stratfeston kiu alloĝas vizitantojn de malproksime. La plej granda estas la Kariba Festo 'Caribana' kiu daŭras tutan semajnon en aŭgusto, kaj kulninas per grandega bunta parado laŭlonge de Lagborda Bulvardo. Multaj vizitantoj venas el Usono, kaj eĉ el la Karibaj Insuloj por vidi ĝin.

FAMAJ TORONTANOJ

D-ro Charles Herbert Best kaj D-ro Frederick Banting

Vi povas trovi anglalingvan artikolon ĉe http://www.discoveryofinsulin.com/Home.htm