Blogoj

Sukcesa 5-a MeKaRo

Jen konciza raporto pri 5-a MeKaRo (MezKanada Renkontiĝo de Esperanto), okazinta antaŭ du semajnoj en Montrealo.

Iom pli ol 30 homoj el ok urboj partoprenis la semajnfinon esperantan. Estis 2 muzeaj vizitoj, piediradoj tra la urbocentro, kunaj manĝoj en restoracioj, ktp. Laŭdire, ĉiuj ĝuis la aktivaĵojn, kaj la lasta evento de la semajnfino, pikniko sub bela suno ĉe reĝa monto, estis aparte ŝatata. Kelkaj bildoj de la evento troviĝas ĉi-tie.

Tiaj turismaj renkontiĝoj estas gravaj ĉar ebligas ĉiujn (komencantojn kaj aliajn) ekzerci esperanton kaj malstreĉe konatiĝi/amikiĝi kun alilingvanoj pere de neŭtra lingvo. Ili do bele vigligas nian movadeton en mez-orienta Kanado. Mi ĝojas ke MeKaRo pluos, pro torontaj esperantistoj, kiuj akceptis okazigi na MeKaRo en sia urbo je venonta majo !

Koncertaj fotoj de JoMo

Kiel mi promesis, metas kelkajn fotojn de koncerto de JoMo por ankaux Vi iomete gxuu ties etoson..

JoMo koncertas JoMo koncertas

JoMo: tre amuze kundancas kantante, li havas propran stilon kiel Elvis PresliJoMo: tre amuze kundancas kantante, li havas propran stilon kiel Elvis Presli

Mira (Oksana Mirgorodska): kun JoMoMira (Oksana Mirgorodska): kun JoMo

Ole (mi) : ion rakontas =)))Ole (mi) : ion rakontas =)))

junularo: ion aktive kaj rideme pridiskutasjunularo: ion aktive kaj rideme pridiskutas

kun kato de Mira : "Kato" kun kato kun kato de Mira : "Kato" kun kato

Bonega kantisto, verkisto, dancisto..: kaj simple tre simpatia homoBonega kantisto, verkisto, dancisto..: kaj simple tre simpatia homo

Renkontigxo kun JoMo

..jxus adiauxis kun JoMo en flughaveno. Kiel diris mia amikino Oksana Mirgorodskaja, tiaj homoj kiel JoMo faras nian vivon brila kaj hela, ili radias per anima kaj okula varmo, aldonante fortojn kaj energion dum siaj koncertoj. Hieraux okazis e-renkontigxo "Tago de Kijivaj esperantistoj" kun speciale invitita gasto el Tuluzo - JoMo. Bonsxance li estas granda amiko de Ukrainio, neunufoje vizitante gxin, lernante la ukrainian lingvon, kun inspiro kaj profundo kantante "Hej, kozakoj.." kaj aliajn tradukitajn al esperanto popolajn kantojn. JoMo ankau prezentis sian la unuan novelon kiu nomigxas "Ukrainio" (!). Temas pri knabo kiu vojagxas al Ukrainio kaj lia resto cxi tie dum militaj 20-aj jaroj de XX-a jarcento. Kaj certe, krome animaj interparoloj kaj kafumado, plej brila evento estis koncerto! JoMo kantis en diversaj lingvoj, cetere, li planas post kelkaj tagoj starigi novan rekordon por Ginneso libro kantante unu post unu senpauxze en 25 lingvoj (pasinta lia rekordo estis en 22). Ni iomete spertis la kantadon kaj mi povas diri ke tio sonas magie! Kaj se Vi vidus infanojn, kiuj dancadis dum la koncerto, ludis blovpilkojn, amuzigxis.. Al ili aligxis ankaux pli kreskaj auxskultantoj - do mi konfirmas, ke dum koncertoj de JoMo ne eblas sidi! Kaj mem la kantisto sxategas kiam oni kunpartoprenas kreadon de koncerta etoso. Estis amuze kiam komence por kuragxigi homojn li proponis kafon al tiuj, kiuj la unuaj venos surscenejen por danci. Mi baldaux aldonos kelketajn fotojn pri la arangxo por ankaux Vi gxuu emociojn de la renkontigxo.
Se Vi volas legi pli pri Jomo, vizitu la pagxon http://eo.wikipedia.org/wiki/Jomo cxe Wiki (en esperanto).
Auskulti ekzemplon de lia muziko eblas cxe http://www.esperanto.no/info_no/muzik/index.shtml

Gxis la nova renkontigxo, JoMo! Bonan vojagxon hejmen!

Syndicate content