Katoj miaŭas 🐱, anasoj kvakas 🦆! Ĉeestu Kanadan Virtualan Kongreson, kiu parlos pri la UK en Vankuvero en 1984. Ni kunfestu la 40-jariĝon de tiu historia evento! Dankegon, Alex, pro la belega video!
Jen la tagordo de la plej lasta estrarkunveno:
La 6a Renkontiĝo Brazilo-Kanado okazos vendredon, la 15an de marto, 18:00 Kanada Orienta Tempo. Jen la ligilo: https://us02web.zoom.us/j/725261429?pwd=dnhYdWVXYWhpVkZ0OEtLL3hWK0tBdz09#success 💬 Pri la Evento: Ĝi estas unika okazo interŝanĝi kulturojn kaj amikiĝi. Niaj kanadaj amikoj prezentos fascinan rigardon de ilia riĉa kulturo, eble historiaj lokoj, naturaj belaĵoj kaj multe pli. Ĉu vi jam scias pri la diversaj aspektoj…
La 7a Kanada Virtuala Kongreso (KVaK) okazos la 6an de Aprilo 2024. Detaloj pri la programo venos dum la venontaj semajnoj. La kutima tempo estas 15:00 oriente en Otavo (12:00 pacifike / 13:00 montare / 14:00 centre / 16:00 atlantike).
Jen registraĵo de la 5a Renkontiĝo Brazilo-Kanado kiu enhavas belan prelegon de Wilian Gomes (Vilĉjo) pri Karnavalo en Brazilon.
Jen la tagordo de la estrarkunveno de 17 Februaro 2024
🗓 Dato: La 16-an de Februaro, 2024 ⏰ Horo: 18:00 (Kanada Orienta Tempo) / 20:00 (UTC-3, Horzono de Braziljo) 🔗 Zoom-Retligilo: https://bit.ly/pma-chefa ✨ Eventa Servo: https://eventaservo.org/e/0aaa36 🌍 Venu Ĉiuj! Brazilanoj, kanadanoj, kaj esperantistoj el ĉiu angulo de la mondo – aliĝu al ni por speciala interkultura renkontiĝo! 💬 Pri la Evento: Ĉifoje estas Brazila Flanko en la renkontiĝo, ni esploros iom de la…
Ĉi tiu podkasto de kern.punkto gastigis Normand Fleury, membro de KEA, kaj temas pri verdaj urboj kaj urbaj ekosistemoj. La aŭskultinda podkasta estas havebla ĉi tie. Interparolo pri novaj konceptoj por la urba ekosistemo Ĉiuj ŝatas arbojn kaj parkojn en la urboj. Ili ne estas nur agrablaĵoj sed pli kaj pli necesaĵoj por la urba…
KEA serĉas novan volontulon esti la Landa Organizanto de Kanado por Pasporta Servo.
KEA pretas doni kelkajn stipendiojn al junaj KEA-anoj por helpi al ili ĉeesti MeKaRon (18a-20a de majo en Montrealo) kaj la Usonan Kongreson (12a-15a de julio en Los-Anĝeleso). Stipendioj haveblas de po 200 CAD por MeKaRo kaj de po 500 CAD por la Usona Kongreso. Pro financaj limigoj, ni ne povas garantii sukceson al ĉiu petanto.…