KEA

Kion faras KEA?

Eduko

KEA gvidas plurajn edukajn programojn por subteni la lernadon de Esperanto. Precipe temas pri la administrado de la senpaga dek-leciona koresponda kurso, kiu ebligis milojn da homoj ekhavi bazan scion de Esperanto.

Per sia administrado de la Kanada Esperanto-Fondaĵo, KEA ankaŭ subtenas la edukajn agadojn de multaj lokaj kaj regionaj Esperanto-organizaĵoj en Kanado.

Membrolisto

KEA produktas kaj dissendas al ĉiuj siaj membroj ĉiujaran liston de la membroj.

Esperantaj eldonoj

Lumo estas la revuo de KEA, kiu publikiĝas regule ekde 1956, kaj ekde 2000 ĝi publikiĝas duonjare. Ĝi inkluzivas anoncojn pri la agadoj de la asocio kaj de la Esperanto-movado en kaj ekster Kanado, recenzojn, kaj artikolojn pri diversaj temoj.

KEA ankaŭ eldonas de tempo al tempo librojn.

Informaj servoj

KEA agas kiel centra inform-kunordiganto por Esperanto en Kanado, certigante ke informoj pri Esperanto haveblas al ĉiuj, kiuj ilin petas. Oni faras tion, kiam eble, kunlaborante kun la lokaj Esperanto-grupoj.

Internacia reprezentado

KEA estas la Kanada asocio aliĝinta al la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kaj tial ĉiuj membroj de KEA estas aliĝintaj membroj de UEA. Kiel tiaj, ili rajtas uzadi la servojn de UEA, aparte ĝian reton de delegitoj. Por sin identigi traktante pri delegitoj de UEA, niaj membroj ricevas membrokartojn de UEA, kaj glumarkojn por afiŝi sur leterojn sendotajn al delegitoj de UEA. Membroj de KEA ankaŭ havas voĉon en la decidoj de UEA tra Kanada reprezentanto en la estraro de UEA, kiu kunvenas ĉiujare dum la Universala Kongreso de Esperanto.