La 9a Mez-Kanada Esperanto-Renkontiĝo okazos 19-21 Majo 2012 en Kebeko, Kebekio, Kanado
MeKaRo estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, dum la feria semajnfino "Victoria" de tagmezo sabate la 19a de majo ĝis tagmezo lunde la 21a de majo.
Por pli da informo, rigardu ĝian oficialan retpaĝon http://mekaro.ca
Venu kaj konatiĝu kun esperantistoj el aliaj urboj. Kune vizitu restoraciojn kaj historiajn lokojn, kaj ĝuu la unuan longan semajnfinon de la somero.