MEKARO 2011

La 8a Mez-Kanada Esperanto-Renkontiĝo okazos 21-23 Majo 2011 en Kingston, Ontario, Kanado,

MeKaRo estas turisma semajnfino, kiu okazas ĝiujare, dum la feria semajnfino "Victoria" de tagmezo sabate la 21 majo ĝis tagmezo lunde la 23a de majo.

Por pli da informo, rigardu ĝian oficialan retpaĝon http://www.mekaro.ca

Venu kaj konatiĝu kun esperantistoj el aliaj urboj. Kune vizitu restoraciojn kaj historiajn lokojn, kaj ĝuu la unuan longan semajnfinon de la somero.