Dua fazo

Saluton, cxiuj. Mi esperis havigi al la blogo fotojn, sed gxis nun mi neniujn faris, Felicxe, mi povas raporti pri la stato de la klubo nur pozitive. Depende de la tago, venas 4-5 membroj. Gxis nun mi frontis du grandajn defiojn-

1. Pro tio ke mi ne posedas la auxtoritatecon de vera instruisto, estas malfacile persvadi la lernantojn ekzerci sin pri la lingvo ekstere de la lernejo. Tamen, mi opinias ke tio ne dauxre estos problemo post unu-du semajnoj, kiam mi kondukos ilin al la komputila cxambro por montri al ili lernu.net. Se tio ial ne konvinkos ilin pri la amuzeco de la lingvo, mi faros mian plejbonon por venigi ilin al unu el la kunvenoj de la Otava Rondo.

2. Ofte venas novaj membroj al la kunvneoj, kiuj ne partoprenis en la antauxaj lecionoj. Tio signifas ke mi devas instrui ilin de la komenco, retposxte. Alia ebleco, mi supozas, estas ne plu permesi al novuloj partopreni en la lecionoj. Tamen, cxu tio eble kontrauxuus mian kredon, ke cxiuj havu la eblecon eklerni la lingvon?

Studrilate, cxio estas glata. Kvankam iuj lernantoj forgesas vortojn de tempo al tempo, ili gxenerale komprenas la bazojn de la lingvo, mi certas ke tiu scio plisolidigxos post tiam, kiam ili estos akirintaj pli da oportunoj uzi la lingvon vizagx-al-vizagxe.

Post kelkaj tagoj mi faors pli detalan skizon de la venontaj lecionoj- ecx por mi, junulo sen kariero, tempo mankas.

Gxis baldaux,

Benjameno

Comments

Ken Price's picture

La DVD-a kurso 'Pasporto al la Tuta Mondo'

Dankon pro la notoj pri viaj spertoj kiel unuafoja instruanto de kurso por gejunuloj. Ili povus utili al aliaj kiuj volas instrui gejunulojn.

Vi menciis pri 'la amatoreca aktorado' en la DVD-kurso 'Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo'. Vi pravas, cxar cxiu kiu rolis en tiu filmo estas Esperasntisto kaj ne aktoro - krom unu persono. Tiu estas la detektivo, Steve Wagenseller, kiu estas aktoro kaj Esperantisto.

Ken Price
http://www3.sympatico.ca/kenprice13