Nova Estraro de KEA por 2008-2009

Ĝis la limdato (31a de aŭgusto) 10 membroj konsentis (unu poste demisiis) esti kandidatoj por la nova estraro. Ĉar tio estas malpli ol la 11 permesata de la statuto, ni ne estas devigataj baloti. Do, ili ĉiuj fariĝos estraranoj ekde la 1a de januaro 2008.

Notu ke se la membroj ne estas kontentaj pri iu(j) en la listo, kvarono (minimume) de la membroj de KEA povas devigi referendumon se ili postulas tion. Espereble tio neniam okazos, sed mi atentigas, ke tiu 'sekureca' rimedo ekzistas.

Kandidatoj por Estraro de KEA 2008-2009 ordigitaj alfabete, kun loĝurbo.

1. Yves Bellefeuille, Otavo

2. Edmond Brent, (apud) Montrealo

3. Normando Fleury, Montrealo

4. Geoffrey Greatrex, Otavo

5. Benjamin Irwin, Otavo

6. Boris-Antoine Legault, Montrealo

7. Ken Price, Toronto

8. Allan Simon, Kalgario

9. Robert Williamson, Dartmaŭto/Halifakso

-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Ken Price, (ĉi-jara) sekretario de KEA
http://www3.sympatico.ca/kenprice13