NOREK : Nord-Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco (NOREK)

La NordOkcidenta Regiona Esperanto-Konferenco de Ameriko ( NOREK ) okazos inter la 21-a kaj 23-a de septembro 2007 en la urbeto de Sidney apud la urbo Viktorio, la ĉefurbo de la Kanada provinco Brita Kolumbio. La konferenco, NOREK, havas kiel sian specialan temon tiun de UNESKO por la jaro 2007 – La Polusaj Regionoj. La konferenco pere de Esperantaj dialogoj kaj prezentoj traktos variajn aspektojn de tiu temo, ekologiaj, sociaj, klimataj, flaŭra kaj faŭna kaj historia.

Informojn kaj aliĝilojn petu de aŭ skribu al: Wally du Temple, 765 Braemar Avenue, NorthSaanich, B.C., Canada, V8L 5G5.

Anoncitaj prezentoj ĝis nun estas la jena :

  • Prelegeto kaj Enketo: “ Ĉu la Polusoj Migras?” per : Olga du Temple
  • “La Konstanta Cirkumpolusa Konsilio” kiu konsistas el reprezentantoj de Alaska, Kanadaj teritorioj de Nunavut kaj NordOkcidentaj Teritorioj; Siberio, kaj Gronlando. Kiel ĝi funkcias kaj kial? ” per : Wally du Temple
  • Vojaĝo al la Centro de la Terglobo : Ĉu ekzistas enirejo sub la Nordpolusa glacio al subtera, engloba civilizacio? Amuza prezento Per : Jane Sloan
  • Esperantigita filmo : “ La Cirkumpolusaj Ursoj ”
  • Kantoj el la Polusaj Regionoj

Aliaj programeroj kiuj ne rilatas al la ĉeftemo estas :

  • Project Gutenberg kaj enkomputilgo de Esperantlingvaj tekstoj. Parolado pri "Project Gutenberg", volontula laboro kiu celas enkomputiligi, konservi kaj disvastigi tekstojn el libroj. Parolo pri la volontularo kiu preparas esperantlingvajn tekstojn por tiu projekto. Plejparte tiuj tekstoj estas tradukoj de klasika literaturo el diversaj lingvoj. Per : Andrew Sly
  • “La Historia Evoluo de la Militaj Alvokoj pere de la Klariono” kun muzika elmontro. Per : Ralph Gonyea
  • Kiel lerni Esperanton per la komputilo :
    How to learn Esperanto by means of the computer : A special presentation for beginners.

Ni bonvenigas viajn kontribuaĵojn, viajn prezentaĵojn, kiuj povas multe pli riĉigi la programon. Sendu viajn proponojn kune kun via aliĝilo!!

Skizo pri la kutima ordo de programo :

Vendredo la 21-a:

  • Registrado la vendrede de la 5-a ptm ĝis la 6-a
  • Interkona vespero de la 7-a ĝis la 10-a

Sabato la 22-a:

  • Oficiala Malfermo
  • Dialogoj, Prelegoj kaj Prezentoj ĝis tagmeze
  • Gviditaj Ekskursoj ptm. Elektu inter la sekvaj
    • Ekskurso al la Reĝa Museo de Brita Kolumbio por spekti la ekspozicion, TITANIC kaj la IMAX filmon “ Titanica ”.
    • Ekskurso por spekti sovaĝajn orkojn, balenoj de la Pacifika Oceano en sekura motora ŝipo.
    • Ekskurso al la Museo de Aviadiloj.
    • Ekskurso al la plej famaj Ĝardenoj de Familio Butcharts.
    • Prama kaj promena ekskurso al Insulo Sidney kun pikniko.

Aliĝilo Por Norek 2007

Nomo :_______________________________________________
Adreso :______________________________________________
_____________________________________________________
_____________________________________________________
Poŝta Kodo : __________

Aliĝkotizon estas K$25.00 (loĝado ne inkludita). Bonvolu sendi vian aliĝilon kaj monon pageblan al :
Kanada Esperanto-Asocio, Box 2159, Sidney, B.C., V8L 3S6, Kanado

Rekomenditaj hoteloj por rezervi ĉambron por la noktoj de la 21-a kaj 22-a de septembro.

Oficiala Konferenca Hotelo kie la kunvenoj okazas, la tiel nomata :

“ The Sidney PIER HOTEL AND SPA ” 9805 Seaport Place, Sidney, B.C., V8L 4X3 Kontakteblecoj estas : tel: 250-655-9445: fax 250-655-9762
www.sidneypier.com

Aliaj proksimaj hoteloj :
http://www.tripadvisor.com/Hotels-g181772-
Sidney_Vancouver_Island_British_Columbia-Hotels.html