
| Numero 20 | Marto 1999 |
Duobla-Daktila EnkondukoZamenhof Zamenhof,
Ĉi tia eta strof
Simple nomiĝas du-
Obla daktil
Estas ĝi ŝerca, am-
Pleksa kaj lerta, kaj
Fluas rapide el
Mia skribil.
ĜenmetroIgel depigel, la
Internacia lingv
Estas de mia verk-
Eto la tem
Sed kun l akcento tuj
Antaŭ l vortfin, malfa-
Cile verkeblas ĉi
Tia poem.
Jara Raporto
Membraro
La Junularo Esperantista Kanada (JEK) havis 16 validajn
membrojn fine de 1998, kompare al 17 fine de 1997. Ĉiu juna membro de la Kanada
Esperanto-Asocio estas membro de JEK. Laŭ la difino de la statuto de la Kanada
Esperanto-Asocio, juna estas tiu, kiu havas 30 jarojn aŭ malpli.
Ĝis nun, sep membroj aliĝis por 1999. Pliaj
informoj pri la membraro de 1999 aperos en la Junia numero de Juna Alumeto.
Junulara Komisiono
La Junulara Komisiono de la Kanada Esperanto-Asocio estras la
Junularon Esperantistan Kanadan. Dum 1998, la membroj de la Junulara Komisiono estis Bruce
Arthur, Bill Mak, kaj Matthew Chisholm. En Decembro, Aaron Chapman elektiĝis al la Junulara
Komisiono, sed Bruce Arthur eksiĝis fine de Decembro, ĉar li pasis la aĝlimon.
Jen la tri aktualaj komisionanoj:
Juna Alumeto
La kvar numeroj de Juna Alumeto de 1998 aperis preskaŭ ĝustatempe. Ilin redaktis Bruce Arthur, kaj Matthew Chisholm kompostis, multobligis, kaj dissendis ilin.
Retpaĝoj
En 1998, Matthew Chisholm aktualigis la retpaĝaron de JEK, kaj movis ĝin al nova adreso: http://esperanto.ca/jek/.  Aaron Chapman starigis teleaŭdan servon ĉe http://www.comnet.ca/~chapman/verda.htm, sed devis nuligi ĝin lastatempe pro manko de kontribuaĵoj.
Propagandado
La Saskaĉevana parlamenta biblioteko petis informojn pri JEK, kaj Bruce Arthur sendis tion kun informoj pri Esperanto. Bruce Arthur ankaŭ korespondis kun la Canadian Languages Network / Réseau canadien des langues, kiu estas interreta servo pri lingva instruado. Ties direktoro respondis, ke li verŝajne starigos ligojn al retpaĝoj pri Esperanto.
Kunvenoj
Matthew Chisholm kaj Christian Richard de JEK ĉeestis la Nord-Amerikan Kongreson de Esperanto en Montrealo en Julio, Bill Mak ĉeestis la Universalan Kongreson de Esperanto en Francujo en la somero, kaj Aaron Chapman kaj Matthew Chisholm partoprenis la Internacian Semajnfinon Esperantistan en la ŝtato Vermonto.
Eksteraj Rilatoj
Bill Mak estas en la Komitato de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kaj tiel li povas reprezenti la membrojn de JEK internacie. Bruce Arthur reprezentis la organizon al la estraro de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA), ĝis kiam li demisiis de la estraro de KEA en Decembro. JEK estis reprezentata de Matthew Chisholm ĉe la jarkunveno de la Kebekia Esperantista Junulara Organizo, kiu okazis je 1998/12/13 ĉe Café Espéranto en Montrealo. Pliaj informoj pri tiu kunveno troviĝis en la Decembra numero de Juna Alumeto.
Mono
KEA pagis la koston de Juna Alumeto kaj la poŝtajn kostojn de la membroj de la Junulara Komisiono. Neniom el la Junulara Fonduso de KEA elspeziĝis en 1998.
Mesaĝo de la Nova Redaktanto
Mi deziras, nome de la membroj de JEK, elkore danki je Bruce Arthur pro lia diligenta laboro en la Junulara Komisiono dum la lastaj kvin jaroj kiel sekretario kaj redaktanto. Mi transprenas de li la redaktadon de Juna Alumeto ekde ĉi tiu numero, kaj mi esperas plenumi la esperojn de la normo, kiun li establis dum sia tempo en ĉi tiu ofico. Aaron Chapman estas la nova sekretario de JEK ekde la komenco de ĉi tiu jaro, kaj li, ekde ĉi tiu numero, transprenas de mi la kompostadon de la bulteno.
| JEK kaj la Reto | ![]() |
Kanado estas granda lando, sed la nombro de la junaj
Esperantistoj estas malgranda. Pro tio, la junaj Esperantistoj estas tre malproksimaj de aliaj
junaj Esperantistoj.
Tamen, por ke la Junularo Esperantista Kanada povu ekzisti
kiel organizo, ĝiaj membroj devas koni unuj la aliajn. Novaĵletero estas grava ligilo
inter junuloj, sed junuloj devas ankaŭ komuniki rekte. La plejparto de la membroj de JEK
havas retpoŝtajn adresojn, kaj ili povas sendi mesaĝojn al aliaj junuloj, uzante la
retadresojn troveblajn en la membrolisto de JEK, ĉe
http://esperanto.ca/jek/memblist.html. Alia metodo estas la uzado de
retpoŝta listo. Pluraj junuloj povas aboni retpoŝtan liston kaj sendi mesaĝojn al
ĉiuj listanoj samtempe. Ni petas la legantojn de Juna Alumeto, kiuj interesiĝas
pri starigo de retpoŝta listo por JEK, montri sian intereson sendante mesaĝon al la redaktanto
antaŭ la mezo de Majo, ĉe mattchis@idirect.com,
ĉar ni nur starigos retpoŝtan liston se sufiĉe da intereso montriĝos.
Ankaŭ, cele al eĉ pli rekta komunikado inter niaj
membroj, la Junulara Komisiono aktuale diskutas la ideon okazigi ĉiumonatajn retkunvenojn de JEK,
al kiuj ni aparte bonvenigus ĉiujn junajn Kanadajn Esperantistojn. Ekzistas diversaj rimedoj
por retkunvenoj, inkluzive Ret-Relajsan Babiladon (RRB, Angle: IRC) kaj mesaĝilojn kiel
Icokuon (ICQ). Ni petas la legantojn de Juna Alumeto, kiuj interesiĝus pri
tiaj kunvenoj, sendi mesaĝon al la redaktanto antaŭ la mezo de Majo indikante kiujn tagojn,
horojn, kaj rimedojn estus bonaj por si, por ke ni povu plani la kunvenojn je horoj kaj per rimedo,
kiuj oportunas por la plej granda nombro de niaj membroj ebla. Ni nur okazigos tiajn kunvenojn
se sufiĉe da intereso montriĝos.
Kolekto 2000
Okaze de la 10-jariĝo de EUROKKA kaj kunlaborado kadre de Kampanjo 2000, Vinilkosmo (la diskeldonejo de EUROKKA) prezentas Kolekton 2000. Ĝis nun, la serio de Esperantaj diskoj konsistas el la tri jenaj:
JoMo kaj Liberecanoj
La pezecon de la gitaroj kaj tamburoj plaĉe kontraŭas la simplaj kaj aeraj melodioj. Per malnovstila rokmuziko kaj talentplena voĉo, JoMo emocie liveras siajn gravajn temojn, kiuj celas veki en la aŭskultanto verajn sentojn de agemo kaj liberecamo.
Persone, Sed Estas Ne
La jam bone konata triopo tute Esperantuja daŭre imponas per sia nova albumo. Laŭ la estimata Sveda tradicio, ili regalas per profesiaj, altkvalitaj kantoj. La kunmeto de moderna rokpopmuziko kaj poeziaj tekstoj ja indigas ĉi tiun diskon.
Jacques Yvart Kantas Georges Brassens
Mi avertas, ke tiu-ĉi albumo estas fajfadiga! La lertaj tradukoj de ĉarmaj temoj, kiujn kantas klara voĉo, kuŝas leĝere sur malpeza fona instrumentaro. Ĉi tiu gemo konsistas pure el klasikaj melodioj, kiuj facile plaĉas al homoj de diversaj muzikgustoj.
Por mendi la menciitajn diskojn, kontaktu Vinilkosmon, Esperanto-Muzik-Prod., FR-31450 Donneville, Francujo. Televoko/telekopio: +33 5 61.81.95065, retpoŝto: vinilkosmo@esperanto.org
Eventoj
La venonta numero de Juna Alumeto estos la Junia numero. Bonvolu sendi viajn anoncojn, artikolojn, rakontojn, poemojn, bildstriojn, kaj ideojn al la redaktanto antaŭ la mezo de Majo. mattchis@idirect.com aŭ 28 Findlay Boulevard, Downsview, ON M3H 3L9.
| La bultenon Juna Alumeto eldonas la Junulara Komisiono de la Kanada
Esperanto-Asocio. Ĉi tiun numeron redaktis Matthew Chisholm. Kompostis, multobligis,
kaj dissendis ĝin Aaron Chapman. Enretigis ĝin Matthew Chisholm.
La du poemojn verkis Matthew McLauchlin, la jaran raporton verkis Bruce Arthur, la artikolon Kolekto 2000 verkis Aaron Chapman, kaj la ceteron de la bulteno verkis Matthew Chisholm. Parto de la artikolo JEK kaj la Reto estas prenita el artikolo verkita de Bruce Arthur en numero 1 de Juna Alumeto (Majo 1994). Dato de fina prilaboro: 1999/03/23 |
Enretigita: 1999/04/05