| Numero 18 | Septembro 1998 |
Raporto de NAKE
Okazis de la 25a ĝis la 27a de julio la Nord-Amerika Kongreso de Esperanto
(NAKE). Ĉeestis el nia membraro Matthew Chisholm kaj Christian Richard. Ĉeestis ankaŭ pluraj aliaj
junaj Nord-Amerikaj Esperantistoj, aparte el Kebekio. Entute ĉeestis la kongreson ĉirkaŭ 160 Esperantistoj
el ĉie tra Kanado kaj Usono. La programo inkluzivis multajn diversajn prelegojn, variante inter la aparte kurioza
NIFOj kaj la Babela Turo, kaj la aparte fascina Artefaritaj Lingvoj krom Esperanto. Ankaŭ aparte
interesaj estis la ekskurso al Malnova Montrealo kaj la vizito al la Montreala Botanika Ĝardeno.
Tamen, la programero, kiu allogis la plej grandan atenton, estis la koncerto
prezentita far la Nederia Esperantista muzikistaro Kajto. Ili kantis ne nur kantojn el iliaj tri jam publikigitaj
albumoj, sed ankaŭ krome pli novajn kantojn. Unu aparte interesa kanto estis Ne Kliniĝu el la
Fenestro. Tiu frazo, prenita de trajnaj vagonoj, estis kantita en multaj diversaj lingvoj. Tiu fenomena
evento igis la spektantojn kunkanti kun la prezentantoj, kaj eĉ danci en la trairejoj! Entute, la koncerto estis
bonega amuza kaj kuraĝiga okazaĵo. Fakte, la alveno de Kajto al Nord-Ameriko estis la unua instigo al ESK
gastigi la kongreson.
Raporto de ISE
Okazis de la 10a ĝis la 12a de oktobro la kvina Internacia Semajnfino
Esperantista (ISE) ĉe la monta feriejo Okemo apud Ludlow, Vermonto, Usono. Ĉeestis el nia membraro Aaron
Chapman kaj Matthew Chisholm Ĉi tiun ĉiujaran okazaĵon organizis la Esperanto-Societo Kebekia lige kun
aliaj Esperantistaj asocioj kaj kluboj en Usono, kun la celo kunigi Esperantistojn el orienta Kanado kaj nordorienta
Usono. Ĉi-jare ĉeestis la renkontiĝon proksimume 40 homoj. Kutime ĝi allogas pli, sed ni spertis
pli intiman aferon ĉi-jare kaŭze de la antaŭnelonge jam okazinta NAKE. Okemo estis elektita kiel loko por
la renkontiĝo ĉar ĝi situas mezloke inter la kvar urbegoj Montrealo, Bostono, Novjorko, kaj Toronto.
Aparte de la prelegoj, kiuj kutime okazas ĉe Esperanto-kunvenoj, estis la
interkonatiĝa vespero, kaj la kultura vespero kun kooperativa festomanĝo ambaŭ bonegaj oportunoj
konatiĝi kun samideanoj. Por vere sperti la plena ĝuo de Esperantisteco, oni nepre ĉeestu iam Esperantan
renkontiĝon aŭ kongreson. Tion mi forte rekomendas. Ĝi helpus vin ne nur per plibonigo de via kono
de nia lingvo (kiu certe gravas!), sed ankaŭ ĝi donus al vi oportunon sperti Esperantan kulturon. Nian
kulturon!
Gramatika Leciono: Pli pri kio kaj kiu
En la lasta numero, mi skribis pri kiel uzi la vortojn kio kaj
kiu en demandoj. Jen mi skribos kiel uzi ĉi tiujn vortojn en aliaj frazoj.
Jen ekzempla frazo:
Trovita Bovido
La redaktanto de Juna Alumeto laboras kun siaj gepatroj sur la familia
agrikulturejo en Saskaĉevano. Ĉiun printempon, la bovinoj ĉe la agrikulturejo naskas idojn.
En majo ĉi-jare, estis problemo pri la bovoj juna bovido
perdiĝis. Ties patrino serĉis sian bovidon kaj vokis al ĝi. Tamen, ŝi ne povis trovi la
bovidon. En la kampo, kie estas la bovoj, estas amaso de grandaj rondaj pakegoj de pajlo. (En la vintro, oni
sternas pajlon sur la teron por ke la bovoj povas kuŝi seke.) La bovino serĉis ĉirkaŭ tiu amaso de
pakegoj, sed la bovido ne estis apud la amaso. La redaktanto kaj liaj gepatroj piediris inter la arboj serĉante la
perdiĝintan bovidon. La suno varmigis ilin kaj dornoj skrapis ilin, sed ili ne trovis la bovidon. Ili
komencis timi, ke la bovido neniam troviĝos.
Tamen, la tagon post tiu tago, la patro de la redaktanto estis apud la amaso de
pakegoj kaj li aŭdis blekon de bovido. La sono venis el la amaso. Li vidis, ke estas mallonga spaco inter la
pakegoj, sed li ne povis vidi la bovidon. Li alprenis la traktoron, kaj per tio li formovis kelkajn pakegojn de la
amaso. Kaj tie inter la pakegoj estis la bovido! Ĝi estis malsata sed sana, malgraŭ du tagoj sen
lakto. La patro de la redaktanto ĝojis trovi la bovidon. Ankaŭ la bovino ĝojis vidi denove sian
idon.
Tiu bovido ankoraŭ fartas kaj kreskas bone.
Mallongaj Novaĵoj
Aaron Chapman lastatempe starigis novan retan teleaŭdan servon Radio Verda: la voĉo de Esperantujo! Ĝi estas ĉiusemajna elsendo aŭdebla per RealAudio, kiu konsistas el ricevitaj retpoŝtaj kontribuaĵoj de Esperantistoj. Pliaj informoj kaj aliro al la elsendo mem troviĝas ĉe http://www.comnet.ca/~chapman/verda.htm.
Bill Mak elektiĝis al la Komitato de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kiel reprezentanto de la individuaj membroj de TEJO. Li antaŭe reprezentis la Junularon Esperantistan Kanadan en la komitato de TEJO.
La Libroservo de la Kanada Esperanto-Asocio havas novan direktoron, Zdravka Metz.  Ŝi kaj kelkaj helpantoj administros la libroservon, kaj ili ĝojos vendi al vi librojn.
La retpaĝaro de JEK troviĝas ĉe http://esperanto.ca/jek/. Pliaj informoj pri la retpaĝaro troviĝis en la junia numero de Juna Alumeto.
La venonta numero de Juna Alumeto estos la decembra numero. Bonvolu sendi viajn anoncojn, artikolojn, kaj ideojn al la redaktanto antaŭ la mezo de novembro. Box 61, Grenfell, SK S0G 2B0.
| La bultenon Juna Alumeto eldonas la Junulara Komisiono de la Kanada Esperanto-Asocio.
Ĉi tiun numeron verkis/redaktis Bruce Arthur kun tri artikoloj de Matthew Chisholm. Provlegis, kompostis,
multobligis, dissendis, kaj enretigis ĝin Matthew Chisholm, kaj li promesas esti pli rapida estontece. . . . :)
Dato de fina prilaboro: 1998/10/26 |