| Numero 17 | Junio 1998 |
La Membraro
La Junularo Esperantista Kanada (JEK) nun havas 10 validajn membrojn. Tri el
ili estas novaj membroj; la aliaj estis membroj en 1997. Niaj membroj troviĝas en diversaj partoj de Kanado: po
tri en Ontario kaj Brita Kolumbio, kaj po unu en Alberto kaj Saskaĉevano. Krome, du membroj troviĝas ekster
Kanado: unu en Usono, kaj unu en Ĉinio.
Iuj membroj de 1997 ankoraŭ ne pagis la kotizon por 1998. Tiuj ricevas
ĉi tiun numeron de Juna Alumeto. Tamen, la Junulara Komisiono decidis, ke tiuj ne ricevos la septembran
numeron sen pago de la kotizo por 1998. Ni esperas, ke vi ĉiuj re-kotizos. Ni sendas aliĝilon al tiuj,
kiuj ne jam kotizis por 1998.
La Retpaĝaro de JEK
Prizorgas la retpaĝaron de JEK Matthew Chisholm. Nuntempe ĝi pliĝisdatigotas. Ĝi enhavas bazajn informojn pri nia organizo, kaj nian membroliston. Fine, ĝi enhavos enretajn versiojn de ĉiuj numeroj de Juna Alumeto. Neniu plua ĝisdatigo okazos ĝis septembro, ĉar ĝis tiam Matthew ne havos lokan aliron al la reto. Tamen, se vi volas sendi al li ajnajn komentojn aŭ sugestojn pri la retpaĝaro, eĉ nun, aŭ se vi eĉ volas helpi lin kun ĝia prizorgado, bonvolu retpoŝti lin ĉe mjschish@fes.uwaterloo.ca.
TEJO kaj ĝia Komitato
La Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara sekcio de la
Universala Esperanto-Asocio. Ĉiujare TEJO organizas Internacian Junularan Kongreson (ĉi-jare en
Kroatio). TEJO ankaŭ eldonas du revuojn: Kontakto kaj TEJO-Tutmonde.
La Junularo Esperantista Kanada (JEK) estas landa sekcio de TEJO. Landaj
sekcioj de TEJO elektas reprezentantojn al la Komitato de TEJO. En 1996, Bill Mak elektiĝis kiel la reprezentanto
de JEK.
TEJO ankaŭ havas individuajn membrojn. Ĉiu juna individua membro de
la Universala Esperanto-Asocio estas ankaŭ membro de TEJO. Ankaŭ individuaj membroj elektas reprezentantojn al
la Komitato.
La Komitato elektas la estraron de TEJO kaj alie partoprenas en la decidoj de
TEJO. Oni povas peti informojn de Bill Mak, 15/F, Flat G, San Wah Court, 9 Ning Yuen Street, San Po Kong, Kowloon,
Hong Kong, Ĉinio. hkcpabmk@ibmmail.com.
Gramatika Leciono: Kio kaj Kiu
Kiam mi unue lernis Esperanton, mi miskomprenis kiel uzi la vortojn kio
kaj kiu. Mi kredis, ke oni uzu la vorton kiu por paroli pri homoj, kaj la vorton kio por
paroli pri io ajn alia.
La vorto kiu ĉiam priskribas alian vorton. Oni ĉiam povus
meti vorton post kiu. Oni ofte ne metas vorton tie, sed oni povus. Jen ekzemploj:
Jaro de la Oceanoj
La Unuiĝintaj Nacioj deklaris, ke 1998 estas la internacia jaro de la oceanoj. Taŭgas, ke oni ĉi-jare pensu pri komunikado de ŝipoj sur la oceanoj. Ŝipoj de multaj landoj vojaĝas trans la oceanoj kaj vizitas havenojn en fremdaj landoj. Malgraŭ la lingva problemo, ŝipoj devas povi komuniki al aliaj ŝipoj kaj ankaŭ al havenoj. Ankaŭ sur ŝipo, la oficiroj ofte estas de malsama lando ol la ordinaraj ŝipanoj. Por ebligi komunikadon, oni uzas la anglan lingvon, laŭ internacia akordo. Tamen, ĉu la angla estas la plej bona solvo? La angla lingvo estas malpli facila ol Esperanto, fakto kiu pliigas la koston kaj laboron de lingvo-lernado. Malfacila lingvo ankaŭ ankaŭ estas danĝera, ĉar uzantoj kiuj malbone lernis ĝin eble miskomunikos. Alia problemo de la angla estas, ke devigi ĝin favoras al anglalingvanoj kaj malfavoras al ĉiuj aliaj homoj.
Anoncoj
| La bultenon Juna Alumeto eldonas la Junulara Komisiono de la Kanada Esperanto-Asocio.
Ĉi tiun numeron verkis/redaktis Bruce Arthur kun helpo de Matthew Chisholm. Provlegis ĝin Marteno Lavalea kaj
Gregĉjo Medoŭza. Kompostis, multobligis, dissendis, kaj enretigis ĝin Matthew Chisholm.
Dato de fina prilaboro: 1998/07/16 |