| Numero 7 | Decembro 1995 |
Dankon al Kerby Waud kaj David Lapp pro la ĉi tiu bildstrio (jopego de 110 kb). Kerby Waud, kiu estas membro de JEK en Londono (Ontario), elpensis la ideon, kaj lia amiko David Lapp desegnis la bildojn. Ili intencas fari pliajn bildstriojn por venontaj numeroj de Juna Alumeto.
Ĉu Esperanto en Kosmo?
En Novembro, kanada astronaŭto Chris Hadfield kaj pluraj usonaj astronaŭtoj
flugis en la kosmon per la reuzebla raketo Atlantis. En la kosmo, ili fiksis sian veturilon al la rusa kosmostacio
Mir, kaj Chris Hadfield kaj la usonanoj renkontis la rusajn kosmonaŭtojn. Oni devis antaŭlabori multe por
okazigi la teknologie malfacilan renkontiĝon. Tamen, ankaŭ lingva malfacilaĵo frontis la kosmajn
vojaĝantojn. La kosmo estus danĝerejo se oni ne povus komuniki. Por trakti tiun problemon, Chris
Hadfield longe studis la rusan antaux sia vizito al la kosmo.
Mi volas gratuli s-ron Hadfield pro la atingo. Tamen, mi ankaŭ volas
demandi, ĉu studado de la rusan kaj la anglan estas la plejbona metodo ebligi komunikadon inter nordamerikanoj kaj
rusianoj? Mi aŭdis timigajn raportojn pri la malfacila gramatiko de rusa. Kial neniu proponis, ke Esperanto
estus bona komunikilo por la vojaĝantoj en la kosmo?
Letero de la Reganto-Ĝenerala
La Junularo Esperantista Kanada ĵus ricevis leteron de Roméo LeBlanc, la
Reganto-Ĝenerala de Kanado. Ni fieru, ke nia eta organizo ricevis leteron de li. (Ĉu vi sciis, ke la
Reganto-Ĝenerala povas sendi leteron sen poŝtmarko? Anstataŭ poŝtmarko, estas subskribo de lia
sekretario!)
En la letero, Moŝto LeBlanc diras, ke li volas fondi novan premion por agnoski
kaj honori indajn volontulojn. Li invitas, ke kanadanoj proponu nomojn kaj simbolojn por la nova premio. Petu
informojn de la redaktisto. (La limdato estas la 19-a de januaro.)
Novaĵo pri Nia Hejmpaĝo
En la lasta numero de Juna Alumeto, vi legis ke membro Peter Hansen kreas
hejmpaĝon por JEK en la interkomputila reto. La adreso estas:
http://esperanto.ca/jek/. Peter kreis ankaŭ paĝon por la Kanada
Esperanto-Asocio. Li kalkulas, ke almenaŭ kvin cent vizitoj al la KEA-aj paĝoj jam okazis, post nur ses
monatoj. Peter ankaŭ diras, ke KEA estis la unua landa asocio de la Esperanto-movado kun sia propra hejmpaĝo
mi surpriziĝis legi tion. (Nun estas almenaŭ du aliaj landaj asocioj, kiuj havas hejmpaĝojn.)
Ni esperas, ke la hejmpaĝo plibonigos komunikadon kun malproksimaj
membroj. La hejmpaĝo ankaŭ informas neesperantistojn pri nia organizo. Eble ĝi povos varbi novajn
membrojn al JEK.
Anoncoj
La Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazos de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 1996 en Günterberge, Germanio.
|
| ![]() |
La Universala Kongreso (UK) de UEA okazos de la 20-a ĝis la 27-a de julio 1996 en Prago, Ĉeĥa Respubliko. La ĉeĥa junularo klopodas organizi programojn por gejunuloj dum la UK.
|
| ![]() |
Denove estas la fino de la jaro. Nun oni devas decidi pri tio, al kiuj organizoj oni aliĝos kaj kiujn revuojn oni abonos.
Junularo Esperantista Kanada/Kanada Esperanto-Asocio
Per kotizo de dek kvin dolaroj (dek por junuloj, senlaboruloj kaj aliaj
malriĉuloj), vi povos realiĝi al Kanada Esperanto-Asocio, kaj tiel ricevos kvar numerojn de Lumo, membroliston, kaj
la rajton ĝui rabatojn de la Libroservo de KEA. Vi ankaŭ helpos disvastigi Esperanton en Kanado.
Ĉiu juna membro de KEA estas ankaŭ membro de Junularo Esperantista Kanada
(JEK) sen plia kosto. Tiel vi ricevos kvar numerojn de ĉi tiu bulteno, Juna Alumeto.
Se vi ne jam havas aliĝilon, petu de KEA. Oni ankaŭ povas donaci al
KEA kaj ties fondusojn. Rimarku aparte la Junularan Fonduson.
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nia JEK estas landa sekcio de TEJO, kiu estas la junulara sekcio de la Universala
Esperanto-Asocio (UEA). Do, ĉiu membro de JEK estas ano de TEJO (kaj UEA).
Sed oni ankaŭ povas esti individua membro de UEA (kaj ĉiu juna individua
membro de UEA estas ankaŭ individua membro de TEJO sen plia kosto). Kontraŭ kotizo de 31 dolaroj, oni ricevas
la jarlibron de UEA plus du revuojn de TEJO: La revuo TEJO-Tutmonde informas pri la laboro de TEJO kaj ties landaj sekcioj;
la revuo Kontakto ne temas pri la E-movado, kaj havas iujn facile legeblajn artikolojn por komencantoj. Kontraŭ
kotizo de 78 dolaroj, oni ricevas ankaŭ la revuon Esperanto de UEA. Se vi ne jam havas aliĝilon, petu de KEA.
Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO)
KEJO estas organizo de junaj kebekiaj esperantistoj, sed ĝi havas membrojn ankaŭ ekster Kebekio, kiel ekzemple la redaktiston. KEJO kunvenas en Montrealo. Interesitoj petu aliĝilon de KEJO, 6358-A rue de Bordeaux, Montréal, QC H2G 2R8.
Usona Esperantista Junularo (USEJ)
USEJ estas la junulara sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA). Ĉiu juna membro de ELNA estas ankaŭ membro de USEJ. (Sed notu, ke ELNA difinas la vorton "juna" malsame ol JEK aŭ TEJO. En ELNA, oni ne plu estas juna se oni havas pli ol 27 jarojn.) Membroj de ELNA ricevas ses numerojn de Esperanto USA jare. Membroj de USEJ ankaŭ ricevas ses numerojn de KTP!. La kotizo de ELNA/USEJ (por gejunuloj) estas 15 usonaj dolaroj. Skribu al ELNA, Central Office, P.O. Box 1129, El Cerrito, California 94530.
|
| ![]() |
Rok-gazet estas revuo por gejunuloj (aŭ aliuloj) kiuj amas rok-muzikon. La revuo plenas je informoj pri rok-muziko, plejparte pri rok-muziko kiu uzas Esperanton. Sed la revuo ankaŭ havas kelkajn paĝojn pri alispeca, malroka muziko. Abonantoj ricevos kvar numerojn de Rok-gazet la abon-periodo daŭras ĝis la alveno de la kvara numero, do pli ol unu jaro. La revuo estas de Francio, sed oni povas mendi ĝin per KEA. La prezo estas 32 dolaroj.
Marta numero: La marta numero de Juna Alumeto enhavos la jaran raporton de JEK. Ĝi enhavos ankaŭ duan bildstrion de Kerby kaj David. Sendu anoncojn, artikolojn aŭ ideojn al: Box 61, Grenfell, SK S0G 2B0.
| La bultenon Juna Alumeto eldonas la Junulara Komisiono de la Kanada Esperanto-Asocio
(KEA). Ĉi tiun numeron verkis/redaktis Bruce Arthur. Provlegis Paul Hopkins. Kompostis, multobligis,
kaj dissendis ĝin Peter Hansen, kaj li promesas esti pli rapida estontece. . . . :) Unue enretigis ĉi
tiun numeron Peter Hansen. Plibeligis ĉi tiun enretan version Matthew Chisholm.
Dato de fina prilaboro: 1996/01/13 |