El la dek tri membroj de 1994, tri estis novaj membroj. Dek membroj de 1993 realigxis por 1994, sed dek kvar ne realigxis.(1)
La dek tri membroj de 1994 logxas en kvin kanadaj provincoj kaj unu usona sxtato. Neniu urbo havis pli ol unu membron.(2) Do, JEK estas malgranda grupo, sed gxi estas multloka!
Dum 1994, Kebekia Esperantista Junulara Organizo revekigxis post dormado. Ni havas amikajn rilatojn kaj intersxangxas bultenojn. Luc espereble traktas rilatojn inter KEJO kaj nia organizo, sed raporto de li ne estis ricevita antaux la finredaktado de cxi tiu raporto.
Estus bone, ke la membroj kontaktu unuj la aliajn. La adresoj kaj telefon-numeroj estas en la Membrolisto de KEA. Se vi vojagxas al urbo, kie logxas juna esperantisto, bv. do kontaktu tiun, almenaux telefone.
Estus ankaux bone, ke membroj informu aliajn junulojn pri Esperanto kaj eble allogu novajn membrojn. Mi legis, ke du membroj de Kebekia Esperantista Junulara Organizo havis informtablon en kolegio dum semajno. Cxu niaj membroj povas simile agi? Se vi faros ion, bv. verki artikolon pri tio por nia bulteno.
Estus dezirinde, ke almenaux unu membro partoprenu la jaran kongreson de KEA aux la Nord-Amerikan Junularan Tendumadon. JEK povus elekti vin delegito al tia kongreso. (Bedauxrinde, JEK ne povos pagi vojagxkostojn.) Delegito verku raporton por Juna Alumeto.
La Universala Kongreso de la Universala Esperanto-Asocio okazos julie (1995) en Tampere, Finnlando. Dum la kongreso, okazos Modela UN. Normand Fleury sxajne reprezentos Kanadon en la Modela UN. Se junulo volas esti kun-reprezentanto, tiu petu informojn de la cxi-suba adreso.
Oni diras, ke la Nord-Amerika Junulara Tendumado okazos somere en la urbo Meksiko. Ni publikigos pliajn informojn pli poste.
(1) Gxis 1995-03-08 aligxis por 1995 nur sep junuloj, de kiuj kvin estis membroj dum 1994. [-p.hopkins]
(2) La sep gxis nun aligxintaj membroj de 1995 logxas en tri kanadaj provincoj kaj unu usona sxtato. Du membroj nun logxas en unu sama urbo (Montréal). [-p.hopkins]