JEK: Juna Alumeto #2
Auxgusto 1994
ESTAS OKTOBRO -- Kial aperas la auxgusta numero nun?
La unua numero de Juna Alumeto aperis maje. La Junulara Komisiono
decidis eldoni la bultenon kvaronjare, do mi redaktis numeron
por auxgusto. Mi enposxtigis gxin por ke aliaj kompostu, kopiu
kaj dissendu gxin. Sed jam estas oktobro, kaj la bulteno ankoraux
ne aperis. Tial mi nun re-redaktis gxin kaj esperas, ke cxi-foje
mi povos venigi gxin al la legantoj. Pardonu la malfruecon!
NORDAMERIKO: Komercado, Komunikado kaj la Lingva Barilo
La Nordamerika Liber-Komerca Akordo realigxis je la komenco de
1994. Iuj kredas, ke la Akordo estas bona, kaj iuj kredas, ke
gxi estas malbona. Sed cxiuj kredas, ke la Akordo pliliberigos
komercon inter la nordamerikaj landoj. Kiam oni komercas
kaj investas interlande, oni devas komuniki interlande. Problemo
estas, ke la nordamerikaj landoj uzas tri malsamajn lingvojn.
Tial, multaj komercistoj uzos tradukistojn kaj interpretistojn
aux studos malfacilajn lingvojn.
Cxu Esperanto povas esti utila por nordamerika komercado? Cxiu
nordamerika lando havas Esperanto-movadon. Ni legu pri cxi tiuj
Esperanto-asocioj kaj precipe pri iliaj junularaj sekcioj.
Esperantista Meksika Junulara
estas la junulara sekcio de
la Meksikia Esperanto-Federacio. Luc Goulet de nia Junulara Komisiono
skribis al EMJ, sed ni ankoraux ne ricevis respondon.
Usona Esperantista Junularo
(USEJ) estas la junulara
sekcio de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) kaj la
landa sekcio de TEJO por Usono. USEJ revivigxis antaux unu-du
jaroj kaj nun havas 75-100 membrojn. Gxi eldonas interesan
novajxleteron ktp!, kiu aperas ses fojojn jare.
Kebekia Esperantista Junulara Organizo
(KEJO) estas landa
sekcio de TEJO aganta en Kebekio en forta kunlaboro kun la
Esperanto-Societo Kebekia. KEJO gastigis la 48an Internacian
Junularan Kongreson de TEJO en 1992, sed post tiu grandega
fortostrecxo, gxi iom malfortigxis. Pasintan auxtunon unu grupo
de montrealaj gejunuloj revivigis KEJOn dum iom da tempo; pasintan
monaton alia grupo transprenis la taskon revivigi la asocion kaj
jam eldonis la unuan numeron de sia nova bulteno
la juna lilio.
Modelo de la Unuigxintaj Nacioj
Dum la Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo en 1995 okazos
modelo de la Gxenerala Asembleo de la Unuigxintaj Nacioj. Cxe
modela UNo partoprenantoj reprezentas landojn, simile al veraj
ambasadoroj cxe la vera UNo. Tiel, partoprenantoj lernas
pri UNo kaj pri internaciaj problemoj. Dum cxi tiu modela UNo
cxiu uzos Esperanton; la organizantoj esperas, ke tio montros
al jxurnalistoj, ke la lingvo estas uzebla por seriozaj temoj.
Mi partoprenis angla-lingvan modelan UNon, kaj por mi la sperto
estis amuza kaj lerniga. Sekve, mi kuragxigas junajn legantojn pensi
pri partopreno en cxi tiu modela UNo, kiu uzos Esperanton kiel
komunikilo.
Por pliaj informoj, skribu al Mark Fettes, 695b King Edward Avenue,
Ottawa, ON K1N 7N9.
Esperanto en la Familio
Estas la Internacia Jaro de la Familio. Rilate al tio, Normand
Fleury verkis artikolon pri la uzo de Esperanto en sia familio.
Bedauxrinde, la artikolo estis sendita al iu, kiu promesis komposti
cxi tiun numeron de Juna Alumeto en auxgusto sed
ne faris (aux kies kompostajxo ne atingis la distribuanton), do ni
ne povas senpere prezenti al vi la artikolon. Jen tamen la gravaj
punktoj de la artikolo, laux tio, kion mi memoras:
Normand Fleury logxas en Montrealo kaj lernis Esperanton kiam li
estis junulo. Per Esperanto li ekkonis junulinon de Kroatio, kies
nomo estas Zdravka Metz. Poste, ili geedzigxis kaj venis logxi
en Montrealo. Ili nun havas filon Damir kaj filinon Mira.
Normand kaj Zdravka instruis Esperanton al la infanoj denaske,
kaj nun ili uzas Esperanton kiel sian familian lingvon. La infanoj
parolas la francan kun la patro kaj la kroatan kun la patrino,
sed kiam cxiuj kunestas, ili uzas Esperanton. Damis havas 10
jarojn, kaj Mira estas pli juna.
Normand Fleury skribis, ke estas laboro instrui Esperanton al
infanoj, sed li opinias, ke estas bone, cxar la infanetoj bone
lernas nian lingvon. Se la infanoj estus malpli junaj, ili eble
ne interesigxus.
En la Venonta Numero
La venonta numero de Juna Alumeto aperos antaux la fino
de la jaro (espereble!). Mi antauxvidas, ke estos artikolo pri
TEJO. Ankaux estos artikolo pri AFS Interculture Canada; mi
tiam priskribos la kialon por tiu artikolo. Se vi volas aperigi
leteron, artikolon aux anoncon en Juna Alumeto,
bonvolu skribi al la redaktanto: Bruce Arthur, Box 61, Grenfell,
SK S0G 2B0.
La bultenon Juna Alumeto eldonas la Junulara Komisiono
de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA). Cxi tiun numeron
verkis/redaktis Bruce Arthur. Provlegis, kompostis, multobligis
kaj dissendis gxin Paul Hopkins. (Kaj doloreme retajpis por
la reto Peter Hansen!)
Dato de fina prilaboro: 1994-10-31