JEK: Juna Alumeto #1

Majo 1994

Cxu renovigi JEK-on?

Antaux pluraj jaroj, la Kanada Esperanto-Asocio havis junularan sekcion por cxiuj junaj membroj. ("Juna" membro estas membro kiu havas 0-30 jarojn.) Sed kiam novaj estroj ne trovigxis, la Junularo Esperantista Kanada (JEK) mortis.

Cxu oni nun volas revivigi JEK-on?

Antaux kelkaj monatoj, oni proponis, ke la Kanada Esperanto-Asocio havu junularan komisionon por trakti la aferojn de siaj junaj membroj. (Vidu la sekvantan artikolon.) Estus bone, se junuloj mem elektrus estraron por renovigita JEK en 1995. Nuntempe, la malgranda Junulara Komisiono laboras por la junuloj.

Kion faras junulara sekcio? En aliaj landoj, junularaj organizoj estas gravaj partoj de la Esperanta movado. Ili logas novajn homojn al la lingvo Esperanto kaj organizas amuzajn kunvenojn por junuloj. Ili redaktas novajxleterojn por junuloj kaj intersxangxas informojn kun esperantistaj junularaj organizoj en aliaj landoj kaj kun la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). Cxio tio estas grava laboro, sed la malgranda Junulara Komisiono ne povas fari cxion sen plia helpo de vi.

Gxis nun, la Junulara Komisiono intersxangxis leterojn kun la Usona Esperantista Junularo (USEJ) kaj la Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO). Kaj gxi redaktis la unuan numeron de la novajxletero, kiun vi nun legas. Se vi volas helpi fari tion, bonvolu skribi al ni. Estas nur 23 junaj membroj, do estas loko por cxiu. Ne pensu, ke via lingvokapablo estas tro malbona -- oni devas uzi lingvon por lerni gxin, kaj la Junulara Komisiono estas bona loko, kie oni povas uzi Esperanton.


Renkontu vian Junularan Komisionon

La Junulara Komisiono havas du membrojn: Bruce Arthur kaj Luc Goulet.
Bruce Arthur. Naskixjaro: 1968.
Adreso: Box 51, Grenfell, SK S0G 2B0.
Bruce Arthur estas anglalingvano kiu lernis Esperanton per libroj en 1990. Li estas estrarano de la Kanada Esperanto-Asocio, kaj tiel estas la liganto inter la estraro kaj la Junulara Komisiono. Bruce helpas labori cxe la farmo de siaj gepatroj, kaj provas trovi laboron aliloke. Li studis administradon kaj geografion en la universitato. Li interesigxas pri nuntempaj aferoj kaj scienco.

Luc Goulet. Naskigxjaro: 1973.
Adreso: C.P.107, Dupuy, QC J0Z 1X0.
Luc Goulet estas franclingvano kiu lernis Esperanton per la posxta kurso en 1990. Li studas elektroteknikon cxe la Cégep de l'Abitibi-témiscamigue. Li interesigxas pri astronomio kaj kosmo kaj amatora radio.


Posxtaj Rondoj

Kanado estas granda lando, sed la nombro de la junaj esperantistoj estas malgranda. Pro tio, la junaj esperantistoj estas tre malproksimaj de aliaj junaj esperantistoj.

Tamen, por ke la Junularo Esperantista Kanada povu ekzisti kiel organizo, gxiaj membroj devas koni unuj la alian. Novajxletero estas grava ligilo inter junuloj, sed junuloj devas ankaux komuniki rekte. Ili povas skribi leterojn al aliaj junuloj, uzante la adresojn el la Membrolisto. Alia metodo estas la uzado de "posxtaj rondoj". Kvar aux kvin junuloj povas esti membroj de posxta rondo kaj sendi leterojn de la unua al la dua al la tria ktp. Tiel, oni legas 3-4 leterojn sed skribas nur unu leteron; cxi tio estas bona korespond-metodo por tiuj, kiuj estas mallaboremaj!

Se vi volas esti membro de posxta rondo, sendu alineon pri vi mem al Bruce Arthur, Box 61, Grenfell, SK S0G 2B0, kiu administros la rondojn.

[Iuj junaj membroj de KEA logxas ekster Kanado. Tamen, ni provizore limigas la partoprenon en la posxta rondo al tiuj, kiuj logxas en Kanado. Tiel, la rondanoj povos uzi ordinarajn posxtmarkojn.]


Jaro de la Familio

La Unuigxintaj Nacioj deklaris, ke 1994 estas la Jaro de la Familio. En Kanado estas iuj familioj kiuj parolas Esperanton. Sed pliofte, en familio estas ununura parolanto de Esperanto. (Tia estas mia familio.)

Cxu vi lernis Esperanton de viaj gepatroj? Se vi havos/havas gefilojn, cxu vi instruos la lingvon al ili? Sendu leterojn pri tiu temo al la redaktanto de cxi tiu novajxletero (Bruce Arthur, Box 61, Grenfell, SK S0G 2B0).


En la Venonta Numero

Oni antauxvidas, ke en la venonta numero de cxi tiu novajxletero aperos:
verkis/redaktis: Bruce Arthur
kompostis, multobligis kaj dissendis: Paul Hopkins
retajpis por la reto: Peter Hansen
1995-05-27