Gravas ke la balotilo revenu al la kontrolantoj, kies adreso estas sur la malsupro de la balotilo, ANTAŬ la 21a de decembro 2009.
Balotiloj kiuj revenos post tiu dato ne estos kalkulitaj kaj inkluzivitaj en la rezulto. Tio necesas, ĉar ni devas scii la rezulton sufiĉe frue por ke la estraranoj enoficiĝu je 1a de januaro 2010.
Dankon al ĉiu kiu ĝustatempe voĉdonos, kaj dankegon al tiuj kiuj volontulis doni sian tempon labori kiel kontrolantoj aŭ estraranoj.
Ken Price, Sekretario de KEA (2008-2009).