Cxu onta katastrofo?

Nu, mi ja montris lastasemajne la retpagxaron www.lernu.net al la lernantoj. Malfelicxe, montrigxis ke mi eraris en mia certeco, ke ili kondutus suficxe plenkreskule por auxskulti dum mi klarigis la instrukciojn en la reta kurso 'Ana Pana'. Ekzemple, dum unu knabo, Tyler, penis kompletigi la lecionon, lia amiko decidis tajpi sur la klavaro samtempe tiel ke tio, kion Tyler tajpis ne plu aperis sur la komputila ekrano. Mi supozas ke la plej tauxga maniero agi tiukaze estas iom disciplinumi, kaj tion mi faris, sed sxajnas al mi strange, ke iuj el la lernantoj volonte venas al la lecionoj dum sia meztagmangxperiodo, nur por ke ili povu distrigxi de la celo de la kunvenoj (t.e. lerni la lingvon.).

Cxiaokaze, ne tro gravas. Mi simple evitos tro da komputiluzado estontece. Sed tio signifas, ke mi sentas denove premon allogi ilin plue al la movado per iu teknologia metodo, cxar memevidente ili ne volos plustudi la lingvon se cxiuj lecionoj konsistas nur el paperaj ekzercoj. Felicxe, ekzistas ja alternativo- Prof. Geoffrey Greatrex malavare permesis al mi pruntepreni la DVD-kurson 'Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo'. Mi esperas ke, malgraux la amatoreca aktorado, miaj lernantoj estos kontentaj pri tio ke ili povas jam kompreni la unuan lecionon de tiu kurso, kio estas iom mirinda en si mem. Cxiam sxokas min, kiom facile Esperanto akirigxas de novaj lernantoj.

Do, jen mia tempoplano por la venonta semajno. Cxi-semajne, paranteze, la kunvenoj, kiuj kutime estas je lundo kaj vendredo, ne povis okazi pro tio ke lundon, okazis incendio (mi seriozas pri tio) kaj cxiuj studantoj en la lernejo devis evakuigxi, kaj morgaux, vendredon, neniuj lecionoj okazos. Temas pri unu el la tiel nomataj 'P.D. Tagoj' (mi ne tute certas, kion signifas la 'P.D.', sed se mi ne devas iri lernejen, ne gravas al mi).

Lundon, la 5an de novembro: Mi rakontos pri la vorto 'kie' kaj cxiuj rilataj konceptoj (sur, sub, antaux, malantaux, super)

Vendredon, la 9an de novembro, ni spektos la unuan epizodon de 'Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo'.

Lundon, la 12an de novembro, mi resume ripetos tion, kion mi intruis al miaj lernantoj dum la pasintaj lecionoj kaj klarigos cxiujn malklarajxojn.

Mi ankaux finfine decidis ke estus plej konvene ke ili unuafoje cxeestu ERO-kunvenon dum la Z-festo je la 15a de decembro. Oni ankoraux diskutas, cxu gxi okazu en iu restoracio aux en ies apartamento, sed mi persone esperas okazigi gxin enrestoracie, tiel ke la lernantoj sentu sin pli komfortaj.

Bondezirojn al cxiuj,

Benjameno