Torontano en kongreso de ELNA

Ĉi semajnfine okazos la 55-a jarkongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) en Tijuana, Meksiko. Inter prelegantoj estos nia toronta amiko Detlef Karthaus. Li prezentos iomete da historio kaj donas informojn pri Montrealo. Tio estos enkonduko al venontjara komuna kongreso de ELNA kaj TAKE (tutamerika kongreso de Esperanto) kiu okazos en tiu ĉi urbo. Por legi raporteton pri la kongreso de ELNA en Tijuana rigardu al tiu ĉi retpaĝo.