
Ni estas aro de homoj, kiu kunvenas por lerni, paroli, kaj ĝui la internacian lingvon, Esperanto.
Ni kunvenas ĉiusemajne lunde (marde, se lundo estas feria tago) je 18:00 ĝis 20:00, en la kafejo "COFFEE ZONE", 30 Carlton St. Ĝi estas sur norda flanko, en la enirejo de Holiday Inn, iom oriente de la metrostacio College. Poste, kelkaj el ni kutimas manĝi en unu el la lokaj restoracioj, kaj daŭrigi la konversacion.
Nia kalendaro
KLAKU sur evento por DETALOJ.
Kontaktu 'esperanto.toronto(ĉe)gmail.com' por informoj.
Revuo 'La Torontano'
Kelkaj malnovaj numeroj de la novaĵ-letero de nia klubo, La Torontano, estas surrete alireblaj ĉe la retpaĝo de Ken Price.
S o m e r f e s t o
Sabate la 27an de aŭgusto dudek esperantistoj kunvenis inter 2 ptm kaj proksimume 9 ptm. en la festoĉambro de 77 Carlton Street, Toronto por SOMERFESTO.
Vizitantoj el Tonawanda (NY), Londono (ON), Otavo kaj Niagaro (ON) pli interesigis la kunvenon por la lokaj klubanoj.
La 'Zamenhof-Festo' 2011
okazos inter 2 ptm kaj 9 ptm SABATE, la 17an de decembro en la kutima loko, "Party Room",
77 Carlton Street, Toronto
Vizitantoj estos bonvenaj. Ni provizos trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. Se vi venos per la metroo, eliru ĉe la stacio COLLEGE sur la YONGE-linio. De la stacio, piediru orienten sur Carlton (se vi iras okcidenten, vi estos sur College Street, ne Carlton!). La pordo de la Festo-Ĉambro estas ĉe la okcidenta fino de la konstruaĵo, plej proksime de Yonge Street.