Novaĵoj

Poezio por la projekta Kanada Literatura Antologio: John McCrae





La Esperanto-klubo de Victoria proponas, ke la KEA eldonu antologion de esperantigitaj tekstoj de kanadaj verkistoj — ĉu anglalingvaj aŭ franclingvaj; poemoj, noveloj, mallongaj eltiroj de romanoj, eseoj, k.t.p. La celo estas de traduki, akiri eldonpermesoj se tiu necesas (por kopirajtaj verkoj produktitaj post la jaro 1923), kaj eldoni libron, eble de kvarcent aŭ kvincent paĝoj, antaŭ la 2017 Universala Kongreso de Esperanto. Se la UEA elektas Kanadon (Montréal) kiel gastigonto, ni kredas, ke tia libro estos bona kunvena kromprivilegio, kaj ke la libro helpos al Esperantistoj de aliaj nacioj (kaj al ni mem) plibonigi la komprenon de kanada, inkluziva de kebekia, kulturo.

Se vi povas helpi per elekti tekstojn, traduki ilin, sugesti plibonigojn, kontroli kaj provlegi, k.t.p., mi esperas, ke vi skribu al mi, Eriko Pedersen, je antologio@shaw.ca

Jen du ekzemploj de poezio de John McCrae:

In Flanders Fields

John McCrae (1872–1918)

In Flanders fields the poppies blow
between the crosses, row on row,
that mark our place; and in the sky
the larks, still bravely singing, fly
scarce heard amid the guns below.

We are the Dead. Short days ago
we lived, felt dawn, saw sunset glow,
loved and were loved, and now we lie
in Flanders fields.

Take up our quarrel with the foe:
To you from failing hands we throw
the torch; be yours to hold it high.
If ye break faith with us who die
we shall not sleep, though poppies grow
in Flanders fields.

En Flandrokampoj

John McCrae (1872–1918)

En Flandrokampoj blovas la papavoj,
vicon post la vico, enter krucaĵoj,
kiuj signas nian lokon; ĉiele,
tra la pafiloj, apenaŭ aŭdeble,
ankoraŭ kante flugas la alaŭdoj.

Ni estas la Mortuloj. Antaŭ tagoj
ni vidis aŭrorojn kaj sunsubirojn,
ni vivis, amis kaj estis amatoj,
kaj nun ni ripozas en Flandrokampoj.

La lukton kontraŭ malamik’ alprenu;
ni donas torĉon al vi; kaptu, tenu
alte ĝin el niaj paneaj manoj.
Tro baldaŭ ni mortis. Ne fidon rompu,
aŭ alie, jam ne dormos ni, kvankam
kreskos la papavoj en Flandrokampoj.

Québec

John McCrae (1872–1918)

Of old, like Helen, guerdon of the strong —
Like Helen fair, like Helen light of word, —
"The spoils unto the conquerors belong.
Who winneth me must win me by the sword."

Grown old, like Helen, once the jealous prize
That strong men battled for in savage hate,
Can she look forth with unregretful eyes,
Where sleep Montcalm and Wolfe beside her gate?

Kebeko

John McCrae (1872–1918)

Antikve, rekompens’ de la fortulegoj,
kiel Helena belega, vortleĝera:
“Al la venkinto apartenas trofeoj;
kiu gajnas min, per la glavo venkas min.”

Elkreskinte, la premio enviinda
por kiu homoj batalis malamike,
ĉu ŝi povas elrigardi malbedaŭre
kien kaj Montcalm kaj Wolfe apude dormas?



Mez-Kanada Renkontiĝo

La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en Majo, t.e. la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktorina Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario. Ĝi estas okazo por konatiĝi kun Esperantistoj el aliaj urboj, kune viziti restoraciojn kaj turismajn allogaĵojn, kaj ĝui la unuan longan semajnfinon de la somero.

La venonta MeKaRo okazos en Toronto, Ontario, de la 16a ĝis la 18a de Majo 2015. Ĝin organizas la Esperanto-Rondo de Toronto.

Kontrolu la retejon de MeKaRo por pliaj informoj.

Esperanto-Toronto


Esperanto-Toronto

Klaku ĉi tie por vidi nian kalendaron, kaj klaku ĉi tie por vidi nian Meetup-grupon, kie troviĝas ĉiuj informoj pri niaj eventoj. Ni petas, ke vi aliĝu al la Meetup-grupo kaj respondu per Meetup al ĉiu evento, kiun vi ĉeestos.


Nia bulteno: La Torontano

Ĉiuj numeroj de La Torontano estas alireblaj al niaj membroj per Google Drive.

Socia kunveno

Ni kunvenas almenaŭ ĉiumonate je lundaj vesperoj, ofte sed ne ĉiam** en la 2a etaĝo de Loblaws, 60 Carlton Street, kiu troviĝas ĉe la nordokcidenta angulo de Carlton Street kaj Church Street, unu straton oriente de Yonge Street (metroo College), inter 18:00 kaj 19:30 por trinki kafon kaj ĝui konversacion en Esperanto. Je 19:30 kelkaj el ni iras al unu el la apudaj restoracioj por manĝi kaj daŭrigi la konversaciojn. ** GRAVE: vi trovos ĝisdatan informon pri kie estos la kunvenloko, se estos ŝanĝo, en la paĝo http://www.meetup.com/Esperanto-Toronto/

Esperanto-Konversacio por Komencantoj (EKK)

EKK estas alispeca kunveno ol niaj sociaj kunvenoj, kies celo estas helpi al komencantoj senti sin komfortaj parolante Esperanton, kun helpo de kelkaj fluparolantaj Esperantistoj, kiuj parolas malrapide kaj klare, sed ne krokodilas (dum komencantoj sentu sin liberaj uzi Anglajn vortojn laŭbezone). Kontrolu nian kalendaron por datoj, horoj, kaj aliaj detaloj.

Biblioteka Vespero

De tempo al tempo ni renkontiĝas en la hejmo de unu el niaj membroj, kiu ankaŭ servas kiel nia biblioteko, kaj tie ni diskutas interesajn demandojn, ĝuas fajnajn refreŝigaĵojn, kaj pli interkonatiĝas.

Estraro

  • Prezidanto: Matthew Chisholm (Mateo)
  • Vicprezidanto: Jed Meltzer
  • Vicprezidanto pri krokodilaj aferoj: Allison Lortie
  • Sekretario: vaka
  • Kasisto: Detlef Karthaus


Kontaktu nin per la retadreso toronto(ĉe)esperanto.ca por aliaj informoj.

Mekaro 2010

Eventoj-2010

La oka Mez-kanada Renkontiĝo (MeKaRo), amikeca turisma semajnfino en Esperanto okazos en Tririvero, de la 22-a ĝis la 24-a de majo 2010. Kaŭze de la malgrandeco de la kvankam tre agrabla centra Tririvero, ĉiuj vizitoj kaj aktivecoj okazos en la samaj ĉirkaŭoj, krom du malĉefaj vizitoj sabate matene. Nia renkontloko estas la Maison Hertel, klasiita historia monumento, kaj trovita en la malnova Tririvero, ĉe 802, des Ursulines. La kosto por ĉiuj aktivecoj, krom tiuj de dimanĉo matene, estas 20$ per persono, pagebla ĉe la alveno. Rabatita prezo estas disponebla por la studentoj kaj la senlaboruloj; kontaktu info@esperanto.qc.ca por kontroli la eblecon havi ĝin.

Pli da informoj, listo de aliĝintoj, ĉe:
http://www.esperanto.qc.ca/en/mekaro8
----------------------------------
La hotelaj retejoj

4-stela:
(Anglalinve) http://www.gouverneur.com/fiche.php?lang=en&hotel_id=5
(Franclingve) http://www.gouverneur.com/fiche.php?lang=fr&hotel_id=5
Notu: Enregistra Horo: 16:00
Elregistra Horo: 12:00

Pri tiuj, kaj aliaj hoteloj:
http://www.troisriviereshotelspy.com/

Aŭtobuso de Montrealo al Tri Riveroj:
http://www.orleansexpress.com/SearchResult.aspx?Ori=MTL&Desti=TRV&NbEnf5...

ELEKTO de ESTRARANOJ por 2010-2011

Balotilo estas enpoŝtigita al ĉiu membro de KEA je la fino de oktobro. Sur ĝi estas la nomoj de 7 kandidatoj. Vi ankaŭ trovos mallongan informon pri ĉiu kandidato. Se vi ne ricevos ĝin antaŭ la mezo de novembro, UNUE kontrolu ĉu vi pagis kotizon por 2009, se vi ne estas dumviva membro. Se vi certas ke vi pagis, sendu retmesagxon tuj al la sekretario pri tio.

Gravas ke la balotilo revenu al la kontrolantoj, kies adreso estas sur la malsupro de la balotilo, ANTAŬ la 21a de decembro 2009.

Balotiloj kiuj revenos post tiu dato ne estos kalkulitaj kaj inkluzivitaj en la rezulto. Tio necesas, ĉar ni devas scii la rezulton sufiĉe frue por ke la estraranoj enoficiĝu je 1a de januaro 2010.

Dankon al ĉiu kiu ĝustatempe voĉdonos, kaj dankegon al tiuj kiuj volontulis doni sian tempon labori kiel kontrolantoj aŭ estraranoj.

Ken Price, Sekretario de KEA (2008-2009).

La 6a MezKanada Renkontiĝo (MeKaRo)

La 6a MeKaRo okazis en Toronto dum la longa 'Viktoria Tago' longa semajnfino, 16-18 majo 2009, kun 31 partprenantoj el 11 urboj de tri landoj, Estos raport(j) kaj foto(j) en LUMO, kiu espereble atingos vin per la posxto frue en junio. Do, se vi havas foton kiun vi deziras disponigi al la redaktoro, kaj al aliaj partoprenintoj, sendu gxin al mekaro2009[ĉe]sympatico.ca

Kompreneble, anstatauigxu la [ĉe] per @.

MEKARO-6 en Toronto : provizora programo

Provizora PROGRAMO de MEKARO-6 (16 - 18 de Majo, Toronto 2009)

POR KONTAKTI LA ORGANIZANTOJN vi povas sendi retmesagxon al: mekaro2009 (ĉe) sympatico.ca

  • SABATE la 16-an de majo :

    Posttagmeze / Alvenante: De la 14h00 ĝis la 24h00, la renkontiĝejo estos malferma, kaj iu deĵoros.

    La renkontiĝejo situas je 77 Carlton strato, iomete oriente de la Church strato kaj iomete okcidente de la Jarvis strato. La renkontiĝejo troviĝas je la teretaĝo de 77 Carlton, nomiĝas la festo-ĉambro (en la angla "Party Room").

    La plej proksima metroa stacidomo estas College sur la linio YONGE, (proksimume 5 minutoj piede).
    Por parki aŭtomobilon, vi devas uzi parkometrojn de la 09h00 matene ĝis la 21h00 sabate, kaj de la 13h00 ĝis la 21h00 dimanĉe. La parkometroj akceptas kreditkartojn (Visa kaj Mastercard), kaj kanadajn monerojn.

    Akceptejo: La Akceptejo estos malfermita de la 13h30 ĝis la 17h00 sabate, en la renkontiĝejo. Senpagaj trinkaĵoj kaj manĝetoj estos haveblaj senpage en la renkontiĝejo.

    Posttagmezo: De la 14h00 ĝis la 16h00, kelkaj klubmembroj gvidos grupon por piedira eksurso en Toronto (se la vetero ne tro aĉas).

    De la 13h30 ĝis la 16h45, ludoj kaj interkona posttagmezo en la renkontiĝejo.

    Vespero

    17h00 ĝis la 18h45: Vespermanĝo en la Vjetnama restoracio Com Tam Dao Vien (ankaŭ nomiĝas Peach Garden en la angla). La telefonnumero estas 416-979-0005; la adreso estas 45 Carlton strato. Vegetaraj manĝaĵoj estas haveblaj.

    19h00 ĝis la 19h45: Ludoj en la renkontiĝejo. (Samtempe okazos Oficiala kunveno de la esperanto-Rondo de Toronto).

    20h00 ĝis la 22h30: Kultura vespero. Oni ludos pianon, fluton, kaj prezentos aliajn amuzaĵojn. Se VI volas prezenti ion, bonvolu anonci vin kaj prepari ion antaŭe.

    22h30 ĝis la 23h30 - amuziĝo.

  • DIMANĈE la 17-an de majo

    Matene:

    Brunĉo en la restoracio Daybreak je la angulo de la strato Carlton kaj Church, apud la renkontiĝejo, de la 10h30 ĝis la 12h00.

    Posttagmeze:

    13h00 ĝis la 17h00:

    Se estas bela vetero, du eblecoj:

    1.) Ekskurso al la Torontaj insuloj (pramboato kostas kvin dolarojn por persono, iren kaj reen). Oni povas pikniki, piediri, bicikli, kaj amuziĝi je la plaĝo en la Torontaj insuloj. Jes, vi povas bani, kaj eĉ estas unu sekcio de la plaĝo kie ne nepras porti bankostumon;

    2.) Ekskurso al la mondfama zoologia ĝardeno de Toronto (TTT-ejo http://www.torontozoo.com/ ; bedaŭrinde nur en la angla lingvo).

    3.) Ekskurso arkitekt-tema tra la urbo.

    Se estas malbela vetero, tri eblecoj:

    1.) Vizito de Casaloma (TTT-ejo http://www.casaloma.org/ ), mondfama
    kastelo en Toronto;

    2.) Vizito al la Ontaria Scienca Centro (TTT-ejo http://www.ontariosciencecentre.ca/
    en la franca kaj la angla lingvoj);

    3.) Vizito al la Arta Galerio de Ontario (TTT-ejo http://www.ago.net/).

    Vespere:

    18h30 ĝis la 20h00:

    Vespermanĝo en tri diversaj lokoj (vi povas elekti, laŭ via plaĉo):

    1.) Barata (hinda) restoracio en la Barata kvartalo de Toronto (okcidente de la stratangulo Gerrard kaj Coxwell);

    2.) Ĉina restoracio en la malnova ĉina kvartalo de Toronto (apud la stratangulo Spadina kaj Dundas);

    21h00 ĝis la 23h00:

    Esperantlingva DVD-filmoj, en la biblioteko de 77 Carlton strato, apud
    la renkontiĝejo.

  • LUNDO, la 18-an de majo:

    Matene:

    Brunĉo, loko ne ankoraŭ decidita, de la 10h30 ĝis la 12h00.

    Poste: adiaŭi kaj hejmeniri.



========================================
Diversaj Informaĵoj:

Toronto Tourism (Turismo Toronta, TT):
http://www.seetorontonow.com/

Listo de eventoj el TT (en la angla):
http://www.seetorontonow.com/Visitor/Events.aspx

Toronto City Pass:
(urba enir-permisilo de Toronto)

Eniro je malaltigita kosto al 5 Torontaj interesaĵoj:
CN Tower
Casa Loma
Ontario Science Centre
Royal Ontario Museum
Toronto Zoo
ĉiuj kontraŭ $59.00 kanadaj dolaroj (kutima prezo $108.12)
Studenta prezo $39.00 (kutima studenta prezo\ $71.58)

Detaloj:
http://www.citypass.com/city/toronto.html

========================================
Loĝejoj:

Ryerson University havas nelongdaŭran loĝlokon per ilia International
Conference Centre (ILLC; Internacia Kongresa Loko): http://www.ryerson.ca/illc/accommodations/index.html

ILLC estas 11-etaga antaŭan-hotelo konstruita dum 1987. Privataj
litĉambroj kun enaj necesejoj havas aŭ 3/4 aŭ plenan liton. La
loĝejo ankaŭ havas komunan kuirejon por krei manĝaĵetojn,
trinkmaŝinojn, komuna sidĉambron, kaj vestopurigejon.

Fumado ne permesita. Multlingva. Enreta rizervadon. Ĉambrokosto de
$79.00 incluzivas matenmanĝon ĉe 'Maggie's Eatery'.

==========================================

Retejo por kelkaj pensionoj:
http://www.lanierbb.com/toronto-ontario-bed-breakfast.html

Jen kelkaj kiuj estas ne malproksime de nia renkontigxejo:
------------------------------------

89 Chestnut St $99 por unu aux du persona cxambro
http://www.89chestnut.com/accommodation/info.html

Norde de College St., okcidente de Bay St.
__________________________________________________

2009 Pensionoj apud Carlton/Yonge:

Unuopa:$100 Du-persone:$120
106A Pembroke Street
Toronto, Ontario, Canada M5A 2N8
416-967-9614 or 1-800-215-1937
info@alan-gardens-bandb-toronto.ca
http://www.alan-gardens-bandb-toronto.ca/
--------------------------------------------
95-125$
312 Seaton Street
Toronto, Ontario Canada M5A 2T7
Tel: 416-968-0775 / Fax: 416-924-8656
TOLL FREE 1-866-968-0775 Email: info@312seaton.com
http://www.312seaton.com/
------------------------------------------
100+$
(Apud Jarvis & Wellesley)

The Banting House Inn
73 Homewood Ave.
Toronto, Ontario
Canada, M4Y 2K1

Per telefono:
Lundo - Vendredo 7atm ĝis 10ptm
Semajnfine 8atm - 10ptm
416-924-1458 or 1-800-823-8856

Aŭ Fakse: 416-922-2718

bantinghs@aol.com
http://www.bantinghouse.com/
----------------------------------------
$120+
213 Carlton - 'Toronto Townhouse B&B'

Eksterurbe, senpage: 1.877.500.0466
Loka Tel; 416.323.8898

E-mail: houseboy@TorontoTownhouse.com
http://www.toronto-townhouse.com/
---------------------------------------
$85-105 (prezo en Marto)
Albert Pimbletts Downtown
"TORONTO BED AND BREAKFAST"
242 Gerrard Street East, Toronto, Ontario. M5A 2G2

Tel. 416-921-6898
Fakse: 416- 929- 0940
pimbletts@sympatico.ca
http://pimblett.ca/_wsn/page2.html
-------------------------------------

Toronto Tourism Accommodations:
http://www.seetorontonow.com/Visitor/Indulge/Accommodations.aspx (angle)
===========================================

TAKE7 : TutAmerika Kongreso de Esperanto

Sepa TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE) okazis en Montrealo, de la 12-a de julio ĝis la 18-a de julio 2008.

La kongresa temo estis :

Ekosistemoj, Lingvoj, Kulturoj :
Diverseco por daŭropova evoluigo en la Amerikoj


Pliaj informoj troveblas en retejo de TAKE : http://www.take7.ca

Rostfesto ĉe Lunjo!

Lunjo rostfestas ĉe ŝia korto je la 2-an de aŭgusto.

Skribu al Avo Frosto en Esperanto

En pluraj landoj, la jarfinaj festoj proksimiĝas, kaj kiel ĉiujare, miloj da infanoj el Kanado kaj la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Tradicie en Kanado infanoj kiuj skribas al li en la franca, angla au en dudeko da aliaj lingvoj ricevas respondon el la norda poluso.

Ekde Julo 2002, Esperanto estas inter la korespondaj lingvoj uzataj de Avo Frosto kaj liaj helpantoj, la volontuloj de la Kanada Posta Servo por subteno de alfabetigo. Esperanto-Societo Kebekia invitas ciujn esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun julan tradicion per sendo de manskribita letero al la sekva adreso (nepre devas aperi la vorto 'Esperanto' en la letero):

AVO FROSTO
NORDA POLUSO
HOH OHO
KANADO - CANADA

Syndicate content