Novaĵoj

M E K A R O - 2011 en K I N G S T O N, O n t a r i o


La 8a Mez-Kanada Esperanto-Renkontiĝo okazos 21-23 Majo 2011 en Kingston, Ontario, Kanado

MeKaRo estas turisma semajnfino, kiu okazas ĝiujare, dum la feria semajnfino "Victoria" de tagmezo sabate la 21 majo ĝis tagmezo lunde la 23a de majo.

Por pli da informo, rigardu ĝian oficialan retpaĝon "http://mekaro.ca"

Venu kaj konatiĝu kun esperantistoj el aliaj urboj. Kune vizitu restoraciojn kaj historiajn lokojn, kaj ĝuu la unuan longan semajnfinon de la somero.

Mekaro 2010

Eventoj-2010

La oka Mez-kanada Renkontiĝo (MeKaRo), amikeca turisma semajnfino en Esperanto okazos en Tririvero, de la 22-a ĝis la 24-a de majo 2010. Kaŭze de la malgrandeco de la kvankam tre agrabla centra Tririvero, ĉiuj vizitoj kaj aktivecoj okazos en la samaj ĉirkaŭoj, krom du malĉefaj vizitoj sabate matene. Nia renkontloko estas la Maison Hertel, klasiita historia monumento, kaj trovita en la malnova Tririvero, ĉe 802, des Ursulines. La kosto por ĉiuj aktivecoj, krom tiuj de dimanĉo matene, estas 20$ per persono, pagebla ĉe la alveno. Rabatita prezo estas disponebla por la studentoj kaj la senlaboruloj; kontaktu info@esperanto.qc.ca por kontroli la eblecon havi ĝin.

Pli da informoj, listo de aliĝintoj, ĉe:
http://www.esperanto.qc.ca/en/mekaro8
----------------------------------
La hotelaj retejoj

4-stela:
(Anglalinve) http://www.gouverneur.com/fiche.php?lang=en&hotel_id=5
(Franclingve) http://www.gouverneur.com/fiche.php?lang=fr&hotel_id=5
Notu: Enregistra Horo: 16:00
Elregistra Horo: 12:00

Pri tiuj, kaj aliaj hoteloj:
http://www.troisriviereshotelspy.com/

Aŭtobuso de Montrealo al Tri Riveroj:
http://www.orleansexpress.com/SearchResult.aspx?Ori=MTL&Desti=TRV&NbEnf5...

ELEKTO de ESTRARANOJ por 2010-2011

Balotilo estas enpoŝtigita al ĉiu membro de KEA je la fino de oktobro. Sur ĝi estas la nomoj de 7 kandidatoj. Vi ankaŭ trovos mallongan informon pri ĉiu kandidato. Se vi ne ricevos ĝin antaŭ la mezo de novembro, UNUE kontrolu ĉu vi pagis kotizon por 2009, se vi ne estas dumviva membro. Se vi certas ke vi pagis, sendu retmesagxon tuj al la sekretario pri tio.

Gravas ke la balotilo revenu al la kontrolantoj, kies adreso estas sur la malsupro de la balotilo, ANTAŬ la 21a de decembro 2009.

Balotiloj kiuj revenos post tiu dato ne estos kalkulitaj kaj inkluzivitaj en la rezulto. Tio necesas, ĉar ni devas scii la rezulton sufiĉe frue por ke la estraranoj enoficiĝu je 1a de januaro 2010.

Dankon al ĉiu kiu ĝustatempe voĉdonos, kaj dankegon al tiuj kiuj volontulis doni sian tempon labori kiel kontrolantoj aŭ estraranoj.

Ken Price, Sekretario de KEA (2008-2009).

Esperanto-Rondo de Toronto


Ni estas aro de homoj, kiu kunvenas por lerni, paroli, kaj ĝui la internacian lingvon, Esperanto.

Ni kunvenas ĉiusemajne lunde (marde, se lundo estas feria tago) je 18:00 ĝis 20:00, en la kafejo "COFFEE ZONE", 30 Carlton St. Ĝi estas sur norda flanko, en la enirejo de Holiday Inn, iom oriente de la metrostacio College. Poste, kelkaj el ni kutimas manĝi en unu el la lokaj restoracioj, kaj daŭrigi la konversacion.

Nia kalendaro
KLAKU sur evento por DETALOJ.

Kontaktu 'esperanto.toronto(ĉe)gmail.com' por informoj.

Revuo 'La Torontano'
Kelkaj malnovaj numeroj de la novaĵ-letero de nia klubo, La Torontano, estas surrete alireblaj ĉe la retpaĝo de Ken Price.



S o m e r f e s t o

Sabate la 27an de aŭgusto dudek esperantistoj kunvenis inter 2 ptm kaj proksimume 9 ptm. en la festoĉambro de 77 Carlton Street, Toronto por SOMERFESTO.

Vizitantoj el Tonawanda (NY), Londono (ON), Otavo kaj Niagaro (ON) pli interesigis la kunvenon por la lokaj klubanoj.



La 'Zamenhof-Festo' 2011

okazos inter 2 ptm kaj 9 ptm SABATE, la 17an de decembro en la kutima loko, "Party Room",
77 Carlton Street, Toronto

Vizitantoj estos bonvenaj. Ni provizos trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. Se vi venos per la metroo, eliru ĉe la stacio COLLEGE sur la YONGE-linio. De la stacio, piediru orienten sur Carlton (se vi iras okcidenten, vi estos sur College Street, ne Carlton!). La pordo de la Festo-Ĉambro estas ĉe la okcidenta fino de la konstruaĵo, plej proksime de Yonge Street.

La 6a MezKanada Renkontiĝo (MeKaRo)

La 6a MeKaRo okazis en Toronto dum la longa 'Viktoria Tago' longa semajnfino, 16-18 majo 2009, kun 31 partprenantoj el 11 urboj de tri landoj, Estos raport(j) kaj foto(j) en LUMO, kiu espereble atingos vin per la posxto frue en junio. Do, se vi havas foton kiun vi deziras disponigi al la redaktoro, kaj al aliaj partoprenintoj, sendu gxin al mekaro2009[ĉe]sympatico.ca

Kompreneble, anstatauigxu la [ĉe] per @.

Syndicate content