Montrealo : Decembra festo

Ĉi-jare, la montreala decembra festo (Zamenhofa-festo) okazos en 15a de decembro, ekde la 18a horo, en restoracio Le Commensal, 1720 strato St-Denis (metroo Berri-UQAM), ĉe suba etaĝo. Notu ke ĉi-jare oni devos manĝi surloke kaj do ne rajtos kunporti manĝaĵojn. Informu nin pri via partopreno per ĉi-kontaktformularo.