Sukcesa 5-a MeKaRo

Jen konciza raporto pri 5-a MeKaRo (MezKanada Renkontiĝo de Esperanto), okazinta antaŭ du semajnoj en Montrealo.

Iom pli ol 30 homoj el ok urboj partoprenis la semajnfinon esperantan. Estis 2 muzeaj vizitoj, piediradoj tra la urbocentro, kunaj manĝoj en restoracioj, ktp. Laŭdire, ĉiuj ĝuis la aktivaĵojn, kaj la lasta evento de la semajnfino, pikniko sub bela suno ĉe reĝa monto, estis aparte ŝatata. Kelkaj bildoj de la evento troviĝas ĉi-tie.

Tiaj turismaj renkontiĝoj estas gravaj ĉar ebligas ĉiujn (komencantojn kaj aliajn) ekzerci esperanton kaj malstreĉe konatiĝi/amikiĝi kun alilingvanoj pere de neŭtra lingvo. Ili do bele vigligas nian movadeton en mez-orienta Kanado. Mi ĝojas ke MeKaRo pluos, pro torontaj esperantistoj, kiuj akceptis okazigi na MeKaRo en sia urbo je venonta majo !