Kontaktuloj (anstataŭigu " ĉe " per "@"):
Bob Williamson: bob.williamson ĉe ns.sympatico.ca Reni Porter: rennyporter ĉe gmail.com
Lokaj Agadoj
Venonta Kunveno
Ni kunvenas proksimume dufoje ĉiumonate, sed tute ne regule. Ni havas neniun formalan programon, kaj simple konversacias pri io ajn laŭplaĉe. Plej ofte estas de kvar ĝis ok ĉeestantoj ĉe niaj kunvenoj.
La sekvanta du-hora kunveno okazos dimanĉon, la 12-an de septembro, 2010 je la 2:00-a horo ptm ĉe la hejmo de Gene Keyes kaj Mariĵo Graça en Berviko, NS. (Bob alvenos ĉe Reni je la 12:25a horo, kaj ambaŭ alvenos ĉe John je 12:40 por povi renkontiĝi kun Kim je la 1:00a horo.) Du semajnojn poste, ni partoprenos la ĉiu-jaran foiron Vorto ĉe la Strato en Halifakso. Ni kore bonvenigas ankaŭ vin al niaj kunveno. Bonvolu kontakti nin por informo kaj se vi bezonas veturadon tien.
Surreta Katalogo de Libraro Ludovika
Libraro Ludovika estas la plej granda aktiva Esperanto-biblioteko en Nord-Ameriko. Ĝi havas pli ol 2000 aĵojn, kiujn kolektis D-ro Stevens Norvell, St. John's, NovLando, Kanado. (Oni jam movis la libraron al Montrealo, kie ĝi ankoraŭ estos havebla al KEA-anoj.)
Nia grupo, kvankam eta, sufiĉe aktivas ekde 1984. Krom la kunvenoj, kaj la libraro:
Ni ne plu eldonas Inter Ni-on, monatan kvar-paĝan gazeteton, kiun oni legis en pluraj landoj. Antaŭaj numeroj de Inter Ni estas elŝuteblaj en pdf-a formato ĉe http://www.gazetejo.org/eo/interni .
Ni gastigas internaciajn vizitantojn.
Kim Keeble instruas Esperanton per senpaga 12-leciona poŝta kurso.
Ni dismetas faldfoliojn pri Esperanto kaj la poŝta kurso en bibliotekoj, universitatoj, kaj aliloke.
Ni donacis kopiojn de la libro Esperanto en la Moderna Mondo al kaj publikaj kaj lernejaj bibliotekoj.
Ni havas pri-Esperantan tablon ĉe la jara Word on the Street (Vorto ĉe la Strato) librofoiro en Halifax (septembre).
Kaj ni faras aliajn reklamadojn.
Por plia informo pri venontaj eventoj, bonvolu kontakti iun el la homoj listigitaj supre