Ken Price's blog

GRAVA ANONCO


Elekto de Estraranoj por 2010-2011


Laŭ la statuto devas esti minimume 5 estraranoj. La deĵorperiodo de la nuna estraro finiĝos je la fino de ĉi tiu jaro.

Membroj de KEA povas proponi sin, aŭ alian membron (kiu konsentas) ĝis la lasta tago de aŭgusto - sed NE atendu ĝis tiam.

Diskutu kun viaj klubanoj, se vi havas lokan grupon, kaj FRUE proponu taŭga(j)n persono(j)n por gvidi la asocion dum la venonta dujara periodo.

Proponoj atingu la nunan sekretarion de KEA, Ken Price, per poŝto aŭ retpoŝto aŭ alimaniere antaŭ la fino de aŭgusto 2009. La adreso/retadreso estas en via membrolisto

Multan dankon!
* * * * * * * * * *

Kandidatoj por la Estraro de KEA 2012-2013


Ĉiuj el la kandidatoj (vidu sube) estas akceptitaj de la membraro en la lastatempa balotado, kaj ili enoficiĝos kiel la estraro de la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) je 1 januaro 2012 por dujara deĵorperiodo.


  Yves Bellefeuille,       Otavo       ON
  Raymond Brisebois,   Londono   ON
  Geoffrey Greatrex,     Otavo       ON
  Paul Hopkins,             Kalgario    AB
  Gregory Nacu,            Kingstono ON
  Ken Price,                   Toronto     ON
  Bob Williamson,         Dartmuto  NS

MEKARO 2011

La 8a Mez-Kanada Esperanto-Renkontiĝo okazos 21-23 Majo 2011 en Kingston, Ontario, Kanado,

MeKaRo estas turisma semajnfino, kiu okazas ĝiujare, dum la feria semajnfino "Victoria" de tagmezo sabate la 21 majo ĝis tagmezo lunde la 23a de majo.

Por pli da informo, rigardu ĝian oficialan retpaĝon http://www.mekaro.ca

Venu kaj konatiĝu kun esperantistoj el aliaj urboj. Kune vizitu restoraciojn kaj historiajn lokojn, kaj ĝuu la unuan longan semajnfinon de la somero.

Syndicate content