Becxjo's blog

Niaj amikoj en Kalgario

Tiel ŝajnas ke esperantistoj en Kalgario por plivigligi la E-movadon en sia urbo estas organizintaj kunsidon. Rezulte, ili estas jam kreintaj blogon (bedaŭrinde ne ĉi tie sed sur blogger) kaj planas renkonti regule. Vi povas legi pri iliaj agadoj kaj kuraĝigi ilin sur ilia blogo ĉi tie.

Torontano en kongreso de ELNA

Ĉi semajnfine okazos la 55-a jarkongreso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA) en Tijuana, Meksiko. Inter prelegantoj estos nia toronta amiko Detlef Karthaus. Li prezentos iomete da historio kaj donas informojn pri Montrealo. Tio estos enkonduko al venontjara komuna kongreso de ELNA kaj TAKE (tutamerika kongreso de Esperanto) kiu okazos en tiu ĉi urbo. Por legi raporteton pri la kongreso de ELNA en Tijuana rigardu al tiu ĉi retpaĝo.

Toronta esperantisto kaj alia lingvo

Eble vi scias, ke nia toronta amikino Sonja Elen Kisa estas kreinta la lingvon Toki Pona. Lastatempe oni estas intervjuinta ŝin pri tiu lingvo. Tiu intervjuo aperis en la ĵurnalo The Globe and Mail. Vi povas legi tekston de tiu intervjuo ĉi tie.

Libro tradukita de nia amiko en Toronto

Lastatempe aperis traduko de Demian en Esperanto. Tiu libro estas verko de la germana verkisto Hermann HESSE. La libron estas tradukinta nia esperantista amiko en Toronto, Detlef KARTHAUS. Ĝin estas eldoninta la eldonejo Mondial en Usono. Vi povas trovi pli da informoj ĉi tie.

Syndicate content