ole1998's blog

REJVO (RAVE) MUZIKO ESPERANTE!

esperantista rejvo (rave) movadoesperantista rejvo (rave) movado
Saluton, karaj geamikoj!
Vin gratulas la portalo pri rejvo muziko esperante! Cxi tie Vi trovos respondojn al cxiuj demandoj pri kio estas rejvo (rave), kiuj stiloj apartenas al la granda segmento de elektronika muziko, kio estas
transo
hxardkoro, hxardstilo, gabbo
dramo'kaj'baso
tekno - tehxno muziko, sxranso
Se Vi sercxas muzikon mp3 por elsxuti senpage - bonvenon al la portalo!
Se Vi sxatas rigardi sxtatatajn videoklipojn - vi ankaux trovos cxion, kion sercxas! Scooter, Mark'Oh, Dune, Capella, Armin Van Buuren, Tiesto, Paul van Dyk kaj multaj multaj aliaj - cxiuj atendas nur Vin!
Se interesigxas pri nova populara danco-stilo jump style - saltostilo (saltstilo) - aligxu al ni! Rigardu videoliceonojn kaj kiel oni salt-dancas en Kijivo kaj tra la tuta mondo! ;)
Multege da ridoj, muziko kaj pozitiva humoro, samideanoj - tion cxi Vi kaj multon pli Vi trovos surpagxe de la rejvo portalo!
Aligxu kaj gxuu kun ni!
http://forum.rave.com.ua/viewtopic.php?t=1760

Koncertaj fotoj de JoMo

Kiel mi promesis, metas kelkajn fotojn de koncerto de JoMo por ankaux Vi iomete gxuu ties etoson..

Renkontigxo kun JoMo

..jxus adiauxis kun JoMo en flughaveno. Kiel diris mia amikino Oksana Mirgorodskaja, tiaj homoj kiel JoMo faras nian vivon brila kaj hela, ili radias per anima kaj okula varmo, aldonante fortojn kaj energion dum siaj koncertoj. Hieraux okazis e-renkontigxo "Tago de Kijivaj esperantistoj" kun speciale invitita gasto el Tuluzo - JoMo. Bonsxance li estas granda amiko de Ukrainio, neunufoje vizitante gxin, lernante la ukrainian lingvon, kun inspiro kaj profundo kantante "Hej, kozakoj.." kaj aliajn tradukitajn al esperanto popolajn kantojn. JoMo ankau prezentis sian la unuan novelon kiu nomigxas "Ukrainio" (!). Temas pri knabo kiu vojagxas al Ukrainio kaj lia resto cxi tie dum militaj 20-aj jaroj de XX-a jarcento. Kaj certe, krome animaj interparoloj kaj kafumado, plej brila evento estis koncerto! JoMo kantis en diversaj lingvoj, cetere, li planas post kelkaj tagoj starigi novan rekordon por Ginneso libro kantante unu post unu senpauxze en 25 lingvoj (pasinta lia rekordo estis en 22). Ni iomete spertis la kantadon kaj mi povas diri ke tio sonas magie! Kaj se Vi vidus infanojn, kiuj dancadis dum la koncerto, ludis blovpilkojn, amuzigxis.. Al ili aligxis ankaux pli kreskaj auxskultantoj - do mi konfirmas, ke dum koncertoj de JoMo ne eblas sidi! Kaj mem la kantisto sxategas kiam oni kunpartoprenas kreadon de koncerta etoso. Estis amuze kiam komence por kuragxigi homojn li proponis kafon al tiuj, kiuj la unuaj venos surscenejen por danci. Mi baldaux aldonos kelketajn fotojn pri la arangxo por ankaux Vi gxuu emociojn de la renkontigxo.
Se Vi volas legi pli pri Jomo, vizitu la pagxon http://eo.wikipedia.org/wiki/Jomo cxe Wiki (en esperanto).
Auskulti ekzemplon de lia muziko eblas cxe http://www.esperanto.no/info_no/muzik/index.shtml

Gxis la nova renkontigxo, JoMo! Bonan vojagxon hejmen!

Syndicate content