Benjameno's blog

Cxu onta katastrofo?

Nu, mi ja montris lastasemajne la retpagxaron www.lernu.net al la lernantoj. Malfelicxe, montrigxis ke mi eraris en mia certeco, ke ili kondutus suficxe plenkreskule por auxskulti dum mi klarigis la instrukciojn en la reta kurso 'Ana Pana'. Ekzemple, dum unu knabo, Tyler, penis kompletigi la lecionon, lia amiko decidis tajpi sur la klavaro samtempe tiel ke tio, kion Tyler tajpis ne plu aperis sur la komputila ekrano. Mi supozas ke la plej tauxga maniero agi tiukaze estas iom disciplinumi, kaj tion mi faris, sed sxajnas al mi strange, ke iuj el la lernantoj volonte venas al la lecionoj dum sia meztagmangxperiodo, nur por ke ili povu distrigxi de la celo de la kunvenoj (t.e. lerni la lingvon.).

Cxiaokaze, ne tro gravas. Mi simple evitos tro da komputiluzado estontece. Sed tio signifas, ke mi sentas denove premon allogi ilin plue al la movado per iu teknologia metodo, cxar memevidente ili ne volos plustudi la lingvon se cxiuj lecionoj konsistas nur el paperaj ekzercoj. Felicxe, ekzistas ja alternativo- Prof. Geoffrey Greatrex malavare permesis al mi pruntepreni la DVD-kurson 'Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo'. Mi esperas ke, malgraux la amatoreca aktorado, miaj lernantoj estos kontentaj pri tio ke ili povas jam kompreni la unuan lecionon de tiu kurso, kio estas iom mirinda en si mem. Cxiam sxokas min, kiom facile Esperanto akirigxas de novaj lernantoj.

Do, jen mia tempoplano por la venonta semajno. Cxi-semajne, paranteze, la kunvenoj, kiuj kutime estas je lundo kaj vendredo, ne povis okazi pro tio ke lundon, okazis incendio (mi seriozas pri tio) kaj cxiuj studantoj en la lernejo devis evakuigxi, kaj morgaux, vendredon, neniuj lecionoj okazos. Temas pri unu el la tiel nomataj 'P.D. Tagoj' (mi ne tute certas, kion signifas la 'P.D.', sed se mi ne devas iri lernejen, ne gravas al mi).

Lundon, la 5an de novembro: Mi rakontos pri la vorto 'kie' kaj cxiuj rilataj konceptoj (sur, sub, antaux, malantaux, super)

Vendredon, la 9an de novembro, ni spektos la unuan epizodon de 'Esperanto: Pasporto al la Tuta Mondo'.

Lundon, la 12an de novembro, mi resume ripetos tion, kion mi intruis al miaj lernantoj dum la pasintaj lecionoj kaj klarigos cxiujn malklarajxojn.

Mi ankaux finfine decidis ke estus plej konvene ke ili unuafoje cxeestu ERO-kunvenon dum la Z-festo je la 15a de decembro. Oni ankoraux diskutas, cxu gxi okazu en iu restoracio aux en ies apartamento, sed mi persone esperas okazigi gxin enrestoracie, tiel ke la lernantoj sentu sin pli komfortaj.

Bondezirojn al cxiuj,

Benjameno

Dua fazo

Saluton, cxiuj. Mi esperis havigi al la blogo fotojn, sed gxis nun mi neniujn faris, Felicxe, mi povas raporti pri la stato de la klubo nur pozitive. Depende de la tago, venas 4-5 membroj. Gxis nun mi frontis du grandajn defiojn-

1. Pro tio ke mi ne posedas la auxtoritatecon de vera instruisto, estas malfacile persvadi la lernantojn ekzerci sin pri la lingvo ekstere de la lernejo. Tamen, mi opinias ke tio ne dauxre estos problemo post unu-du semajnoj, kiam mi kondukos ilin al la komputila cxambro por montri al ili lernu.net. Se tio ial ne konvinkos ilin pri la amuzeco de la lingvo, mi faros mian plejbonon por venigi ilin al unu el la kunvenoj de la Otava Rondo.

2. Ofte venas novaj membroj al la kunvneoj, kiuj ne partoprenis en la antauxaj lecionoj. Tio signifas ke mi devas instrui ilin de la komenco, retposxte. Alia ebleco, mi supozas, estas ne plu permesi al novuloj partopreni en la lecionoj. Tamen, cxu tio eble kontrauxuus mian kredon, ke cxiuj havu la eblecon eklerni la lingvon?

Studrilate, cxio estas glata. Kvankam iuj lernantoj forgesas vortojn de tempo al tempo, ili gxenerale komprenas la bazojn de la lingvo, mi certas ke tiu scio plisolidigxos post tiam, kiam ili estos akirintaj pli da oportunoj uzi la lingvon vizagx-al-vizagxe.

Post kelkaj tagoj mi faors pli detalan skizon de la venontaj lecionoj- ecx por mi, junulo sen kariero, tempo mankas.

Gxis baldaux,

Benjameno

En Okcidentan Karoltonon venis nova sento...

Do, mi estas fiera anonci la starigon de Esperanto klubeto en nia eta regiono de West Carleton. Antaux du semajnoj mi finfine eltiris el mia koro suficxe da memfido por ekvarbi por Esperanto proksime de mia hejmo. Mi decidis fari etan 'informkunvenon' en kiu interesituloj povus informigxi pri kio estas Esperanto, ktp. Poste, mi afisxhis reklamojn al la muroj, kio absolute ne placxis al la plimulto de la lernantoj tieaj cxi. Multaj ofendigxis pro la sugesto, ke la angla ne suficxas por internacia komunikado. Felicxe, tamen, tian reagon mi antauxvidis, kaj estis preparita por kontrauxi la reziston (kelkaj homoj, ekzemple, demetis la reklamilojn de sur la muroj), kaj do reafisxis novajn reklamilojn sur la murojn.
Montrigxis, ke mia peno ne estis senrezulta- al la unua kunveno venis sep homoj- tri knaboj kaj kvar knabinoj, tamen al la dua kunveno venis nur du (ambaux knaboj). Originale, mi prenis tion kiel sugeston ke iom post iom la membroj forvagos kaj ne plu volos partopreni- tamen hieraux, dum la tria kunveno, venis kvin homoj- cxi foje tri novaj membroj aperis, varbitaj de la jamaj membroj kiuj estis tiel sxokitaj ke Esperanto estas tiel facila kiel mi diris, ke ili sukcese persvadis siajn amikojn aligxi ankaux. Ili jam povas fari malkomplikajn priskribojn pri oftaj aferoj, ekz.

"Mia amiko estas alta" kaj "La viro parolos malrapide".

Venontlunde, mi esperas intrui al ili pri la vorto 'cxu', kaj ankaux pri kiel kompari du aferojn (do 'pli' kaj 'ol', ktp). Post unu-du semajnoj mi eble montros al ili la retpagxaron www.lernu.net, por ke ili povu unuafoje korespondi Esperante kun alilandaj komencantoj, kaj celas ke ili eventuale (eble post kristnasko) partoprenu en Esperanto-arangxoj en Otavo, kaj cetere venu al TAKE cxi-somere en Montrealo. Ni esperu!

Cxiaokaze, mi de tempo-al-tempo gxisdatigos tiun cxi blogon pri la stato rilate la klubon, kaj esperas ke almenaux pluraj homoj estos kontentaj pri tio ke nun estas kvin junuloj kun ioma scio de la lingvo tie cxi en Okcidenta Karoltono, kiuj eble estontece estos aktivuloj en la movado (cxu troe optimisma mi estas? Mi certe esperas ke ne.).

La retpagxaro de la lernejo trovigxas cxe: http://www.westcarletonss.ca/ , kvankam gxis nun listigxas tie nur lastjaraj informoj.

Kore salutas al cxiuj verduloj,

Benjameno

Syndicate content