M E K A R O - 2010 okazos en Trois-Rivières, QC

La sepa Mez-kanada Renkontiĝo en Esperanto (MeKaRo) okazos en Tririvero, de la 22-a ĝis la 24-a de majo 2010. Kaŭze de la malgrandeco de la kvankam tre agrabla centra Tririvero, ĉiuj vizitoj kaj aktivecoj okazos en la samaj ĉirkaŭoj, krom du malĉefaj vizitoj sabate matene. Nia renkontloko estas la Maison Hertel, registare agnoskita kiel historia monumento, kaj trovĝanta en la malnova Tririvero, ĉe 802, straton des Ursulines. La kosto por ĉiuj aktivecoj, krom tiuj de dimanĉo matene, estas 20$ per persono, pagebla ĉe la alveno. Rabatita prezo estas disponebla por la studentoj kaj la senlaboruloj; kontaktu info(ĉe)esperanto.qc.ca por kontroli la eblecon havi ĝin. legu pli »

Mekaro 2010

Eventoj-2010

La oka Mez-kanada Renkontiĝo (MeKaRo), amikeca turisma semajnfino en Esperanto okazos en Tririvero, de la 22-a ĝis la 24-a de majo 2010. Kaŭze de la malgrandeco de la kvankam tre agrabla centra Tririvero, ĉiuj vizitoj kaj aktivecoj okazos en la samaj ĉirkaŭoj, krom du malĉefaj vizitoj sabate matene. Nia renkontloko estas la Maison Hertel, klasiita historia monumento, kaj trovita en la malnova Tririvero, ĉe 802, des Ursulines. La kosto por ĉiuj aktivecoj, krom tiuj de dimanĉo matene, estas 20$ per persono, pagebla ĉe la alveno. Rabatita prezo estas disponebla por la studentoj kaj la senlaboruloj; kontaktu info@esperanto.qc.ca por kontroli la eblecon havi ĝin.

Pli da informoj, listo de aliĝintoj, ĉe:
http://www.esperanto.qc.ca/en/mekaro8
----------------------------------
La hotelaj retejoj

4-stela:
(Anglalinve) http://www.gouverneur.com/fiche.php?lang=en&hotel_id=5
(Franclingve) http://www.gouverneur.com/fiche.php?lang=fr&hotel_id=5
Notu: Enregistra Horo: 16:00
Elregistra Horo: 12:00

Pri tiuj, kaj aliaj hoteloj:
http://www.troisriviereshotelspy.com/

Aŭtobuso de Montrealo al Tri Riveroj:
http://www.orleansexpress.com/SearchResult.aspx?Ori=MTL&Desti=TRV&NbEnf5...

Estraro 2010-2011

Estraranoj elektitaj por 2010-2011

La kontrolantoj, Clayton Smith ('Argilo') kaj Kelwin Wylie ('Kelly'), kontrolis la balotilojn kaj kalkulis la nombron da voĉoj donitaj rilate al ĉiu kandidato.

En "ANONCOJ" je 24 decembro 2009 aperis ĉi tiu raporto:
--------------------------------------------
Saluton.

Mi skribas por anonci la rezulton de la estrara balotado de KEA por la deĵorperiodo 2010-2011. Kelly Wylie kaj mi (Clayton Smith) nombris la balotilojn hieraŭ vespere.

Ĝis la limdato, la 21a de decembro 2009, estis ricevitaj 65 balotiloj, ĉiuj validaj.

La rezulto estas:

Yves Bellefeuille .. 59 por, 2 kontraŭ, 4 sindetenoj
Dan Campbell . . . 58 por, 1 kontraŭ, 6 sindetenoj
Geoffrey Greatrex 58 por, 1 kontraŭ, 6 sindetenoj
Paul Hopkins . . . . 59 por, 1 kontraŭ, 5 sindetenoj
Shai Mor . . . . . . . 47 por, 4 kontraŭ, 14 sindetenoj
Ken Price . .. . . . . 63 por, 0 kontraŭ, 2 sindetenoj
Bob Williamson . . 58 por, 0 kontraŭ, 7 sindetenoj

Sekve ĉiuj kandidatoj estas elektitaj.
La elektitoj oficos de la 1a de januaro 2010 ghis la 31a de decembro 2011.

Amike,
Clayton Smith
------------------------------------------------
La elektitaj estraranoj, konforme al la statuto, nun diskutas kaj inter si decidas kiu laboros en la 'ĉefestraraj' postenoj. La decido estos anoncita baldaŭ.

Feliĉajn feritagojn al vi ĉiuj,
Ken

ELEKTO de ESTRARANOJ por 2010-2011

Balotilo estas enpoŝtigita al ĉiu membro de KEA je la fino de oktobro. Sur ĝi estas la nomoj de 7 kandidatoj. Vi ankaŭ trovos mallongan informon pri ĉiu kandidato. Se vi ne ricevos ĝin antaŭ la mezo de novembro, UNUE kontrolu ĉu vi pagis kotizon por 2009, se vi ne estas dumviva membro. Se vi certas ke vi pagis, sendu retmesagxon tuj al la sekretario pri tio.

Gravas ke la balotilo revenu al la kontrolantoj, kies adreso estas sur la malsupro de la balotilo, ANTAŬ la 21a de decembro 2009.

Balotiloj kiuj revenos post tiu dato ne estos kalkulitaj kaj inkluzivitaj en la rezulto. Tio necesas, ĉar ni devas scii la rezulton sufiĉe frue por ke la estraranoj enoficiĝu je 1a de januaro 2010.

Dankon al ĉiu kiu ĝustatempe voĉdonos, kaj dankegon al tiuj kiuj volontulis doni sian tempon labori kiel kontrolantoj aŭ estraranoj.

Ken Price, Sekretario de KEA (2008-2009).

GRAVA ANONCO


Elekto de Estraranoj por 2010-2011


Laŭ la statuto devas esti minimume 5 estraranoj. La deĵorperiodo de la nuna estraro finiĝos je la fino de ĉi tiu jaro.

Membroj de KEA povas proponi sin, aŭ alian membron (kiu konsentas) ĝis la lasta tago de aŭgusto - sed NE atendu ĝis tiam.

Diskutu kun viaj klubanoj, se vi havas lokan grupon, kaj FRUE proponu taŭga(j)n persono(j)n por gvidi la asocion dum la venonta dujara periodo.

Proponoj atingu la nunan sekretarion de KEA, Ken Price, per poŝto aŭ retpoŝto aŭ alimaniere antaŭ la fino de aŭgusto 2009. La adreso/retadreso estas en via membrolisto

Multan dankon!
* * * * * * * * * *


Syndicate content