Estraro 2010-2011

Estraranoj elektitaj por 2010-2011

La kontrolantoj, Clayton Smith ('Argilo') kaj Kelwin Wylie ('Kelly'), kontrolis la balotilojn kaj kalkulis la nombron da voĉoj donitaj rilate al ĉiu kandidato.

En "ANONCOJ" je 24 decembro 2009 aperis ĉi tiu raporto:
--------------------------------------------
Saluton.

Mi skribas por anonci la rezulton de la estrara balotado de KEA por la deĵorperiodo 2010-2011. Kelly Wylie kaj mi (Clayton Smith) nombris la balotilojn hieraŭ vespere.

Ĝis la limdato, la 21a de decembro 2009, estis ricevitaj 65 balotiloj, ĉiuj validaj.

La rezulto estas:

Yves Bellefeuille .. 59 por, 2 kontraŭ, 4 sindetenoj
Dan Campbell . . . 58 por, 1 kontraŭ, 6 sindetenoj
Geoffrey Greatrex 58 por, 1 kontraŭ, 6 sindetenoj
Paul Hopkins . . . . 59 por, 1 kontraŭ, 5 sindetenoj
Shai Mor . . . . . . . 47 por, 4 kontraŭ, 14 sindetenoj
Ken Price . .. . . . . 63 por, 0 kontraŭ, 2 sindetenoj
Bob Williamson . . 58 por, 0 kontraŭ, 7 sindetenoj

Sekve ĉiuj kandidatoj estas elektitaj.
La elektitoj oficos de la 1a de januaro 2010 ghis la 31a de decembro 2011.

Amike,
Clayton Smith
------------------------------------------------
La elektitaj estraranoj, konforme al la statuto, nun diskutas kaj inter si decidas kiu laboros en la 'ĉefestraraj' postenoj. La decido estos anoncita baldaŭ.

Feliĉajn feritagojn al vi ĉiuj,
Ken