Laŭ la statuto devas esti minimume 5 estraranoj. La deĵorperiodo de la nuna estraro finiĝos je la fino de ĉi tiu jaro.
Membroj de KEA povas proponi sin, aŭ alian membron (kiu konsentas) ĝis la lasta tago de aŭgusto - sed NE atendu ĝis tiam.
Diskutu kun viaj klubanoj, se vi havas lokan grupon, kaj FRUE proponu taŭga(j)n persono(j)n por gvidi la asocion dum la venonta dujara periodo.
Proponoj atingu la nunan sekretarion de KEA, Ken Price, per poŝto aŭ retpoŝto aŭ alimaniere antaŭ la fino de aŭgusto 2009. La adreso/retadreso estas en via membrolisto
Multan dankon!
* * * * * * * * * *